Feroaj subarktaj herbejoj
La feroaj subarktaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun la samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo.
Feroaj subarktaj herbejoj | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Lando | Danio | ||
Koordinatoj | 62° 0′ 0″ N, 6° 45′ 0″ U (mapo)62-6.75Koordinatoj: 62° 0′ 0″ N, 6° 45′ 0″ U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 1 451 km² (145 100 ha) [+] | ||
Areo | 1 451 km² (145 100 ha) | ||
|
|||
![]() |
|||
Feroaj subarktaj herbejoj | |||
![]() |
|||

Priskribo
redaktiBiome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi etendiĝas sur areo de 1 400 kvadrataj kilometroj kaj ampleksas Feroojn.
Flaŭro
redaktiLa vegetaĵaro estas tre malabunda ĉar temas pri rokaĵaj vulkaninsuloj kun tre malriĉa torfa grundo.
Marĉa kalto (Caltha palustris) estas komuna en la insularo en majo-junio.
Surbaze de la tipologio de la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær, Ostenfeld [1] estas nombrinta en Ferooj 3 nanofanerofitojn, 33 ĥamefitoj, 176 hemikriptofitojn, 33 geofitojn, 29 helofitojn kaj hidrofitojn kaj 26 therofitojn.
Faŭno
redaktiEn la klifoj de la marbordo, kiu longas 1 120 kilometrojn, nestas multeco de marbirdoj.
La eŭrazia hematopo estas la nacia birdo de la insularo.
Endemiismoj
redaktiLa feroa alkemilo (Alchemilla faeroensis) estas ekzemplo de endemia planto.
Stato de konservado
redaktiLa ekoregiono estas vundebla.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo | Kazaĥio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥio |
PA0803 Centr-anatolia stepo | Turkio |
PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0805 Orient-anatolia montara stepo | Armenio, Irano, Turkio |
PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinio, Kazaĥio |
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danio) |
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj | Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥio |
PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldavio, Rumanio, Rusio, Ukrainio |
PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusio |
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolio, Rusio |
PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusio |
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono PA0807 : Feroaj subarktaj herbejoj (WWF)
- angle Feroaj subarktaj herbejoj (WWF-Wildworld)
- angle Feroaj subarktaj herbejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Feroaj subarktaj herbejoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj