Ferrante Imperato (1550-1612) estis itala kuracisto, apotekisto, naturalisto kaj botanikisto, kreinto de iu naturmuzeo en la Palaco Gravina[1], en Napolo. La muzeo fariĝis unu el la plej famaj en Eŭropo kaj estis vizitata de granda nombro da studemuloj. La kolekto kreskis dank'al la interŝanĝo de specimenoj ĉe aliaj eŭropaj naturalistoj. Ferrante multe vojaĝis tra sudo de italio, kaj tio permesis al li kolekti grandan kvanton da mineralaj, plantaj kaj bestaj specimenoj krom fari detalan observadon pri geologiaj ekaperaĵoj. Li elstarigis la gravecon de la akvo apud la formiĝo de la reliefoj kaj precize interpretis la salecon de la maro, krom priskribi la stratigrafian serion observitaj en la kavernoj de pucolano.

Ferrante Imperato
(1550-1612)
Pri la natura historio de Ferrante Imperato, (Napolo, 1599)
Pri la natura historio de
Ferrante Imperato, (Napolo, 1599)
Persona informo
Naskiĝo 1550
en Napolo,  Italio
Morto 1612
en Napolo,  Italio
Lingvoj itala
Subskribo Ferrante Imperato
Okupo
Okupo apotekisto • natursciencisto
vdr

La muzeo pri Natura Historio redakti

 
Ilustraĵo de Ferrante Imperato en sia verko: Dell'Historia Naturale (Napolo, 1599)

La plejmulto el la kolektantoj da naturobjektoj estis kuracistoj, apotekistoj kaj naturfilozofoj, kvankam virtuale ajna homo kun minimuma edukadogrado, ajna eksperto pri vojaĝoj, aŭ kelke da aliro en la retoj tie kie erudiciuloj rutine komercas siajn objektojn, rajtas konsideri sin kiel kolektanto. Tre tipe, la studemuloj kiuj ĉefe rolas kiel advokatoj defende de la anatomiaj teatroj kaj botanikaj ĝardenoj, ĉiam havis iliajn privatajn kolektojn.

Ĉirkaŭ 1560, la bolonja kuracisto Ulisse Aldrovandi (1522-1605) estis tre konata kiel kolektanto da naturobjektoj. En la proksimaj kelkaj jardekoj, lia domo fariĝis unu el la plej gravaj esplorcentroj pri natura historio. La minerala kolekto de la Vatikana Muzeo mirigis dum jardekoj. La kolekto de la faŭno de la Nova Mondo, apartenanta al Rudolfo la 2-a (1552-1612) en Prago faris grandan sukceson siaepoke kaj multaj malfermegis siajn okulojn antaŭ la Nilaj krokodiloj kiuj pendis el la muroj kaj plafonoj de la Natura Muzeo en Napolo, kreita de Ferrante Imperato kaj disvastigita en lia verko "Dell'historia naturale" (1599).[2]

Ferrante Imperato kaj lia filo Francesco okupis elstarajn postenojn en la napola politika kulturo. Ferrante estis popolkapitano[3] en Piazza di Niddo dum la ribelo kontraŭ la hispana vico-reĝo en 1584. Lia filo daŭrigis la familian tradicion je politika aktiveco kaj estis aŭtoro de politika traktato pri la restrukturiĝo de la loka registaro, en 1604.[4] La moto de Ferrante estis "In dies auctior", kio signifas, mi pliboniĝas tagon post tago kaj tiu slogano aperas en la titolpaĝo de lia verko.[5]

Ĉefa Verko redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Federico Cesi|Federiko Ĉesi (1585-1630)

Referencoj redakti