Ferreras de Abajo [feREras deaBAĥo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Tábara, en centro de la provinco. Ferreras de Abajo estas etimologie tradukebla al Forĝejoj de Malsupro.

Ferreras de Abajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49335
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 464  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 6° 5′ U (mapo)41.896944444444-6.0780555555556Koordinatoj: 41° 54′ N, 6° 5′ U (mapo) [+]
Alto 822 m [+]
Areo 88,15 km² (8 815 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ferreras de Abajo (Provinco Zamoro)
Ferreras de Abajo (Provinco Zamoro)
DEC
Ferreras de Abajo
Ferreras de Abajo
Situo de Ferreras de Abajo
Ferreras de Abajo (Hispanio)
Ferreras de Abajo (Hispanio)
DEC
Ferreras de Abajo
Ferreras de Abajo
Situo de Ferreras de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferreras de Abajo [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Tábara en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ferreras de Abajo kaj Litos, okupas totalan areon de 88,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 494 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Melgar de Tera, Ferreras de Arriba, Villanueva de las Peras kaj Tábara.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado (fortikajo de Ferepoko; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono, poste al la Monaĥejo de Moreruela kaj poste al la grafoj de Benavente. En 1850, la iama municipo Litos integriĝis en Ferreras de Abajo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo kaj brutobredado, jam apenaŭ. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, piedirado tra naturaj areoj).

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono] kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00