Fervoja akcidento ĉe Spálov

Fervoja akcidento ĉe Spálov estis kunpuŝiĝo de persona trajno kun ŝarĝtrajno ĉe Spálov en distrikto Semily la 25-an de aŭgusto 1990. Dum la akcidento mortis 14 homoj, 32 pluaj estis vunditaj.

Fervoja akcidento ĉe Spálov
Loko de la fervoja akcidento
Loko de la fervoja akcidento
Tempo ĉirkaŭ 13:00
Dato 25-a de aŭgusto 1990
Koordinatoj
Ŝtato Ĉeĥoslovakio
Fervojlinio Železný Brod – Tanvald
Tipo de akcidento kunpuŝiĝo de
persona trajno
kun manipula vagonaro
Mortintoj 14
Vunditoj 32
Logo Wikimedia Commons Multimedia enhavo en Commons
Parta paso de la vojo
Helpo
Jizera
2,233 Spálov
Kamenice
3,278 loko de akcidento
5,251 Jesenný
8,473 Návarov
Návarovský (170 m)

Kaŭzoj kaj sekvoj de la akcidento redakti

La kunpuŝiĝo de trajnoj okazis sur la fervojlinio Železný Brod - Tanvald ĉirkaŭ la 13-a horo. En netrarigardebla roka tereno ĉe ponto trans rivero Kamenice frunte kunpuŝiĝis la manipula ŝarĝtrajno veturanta el Jesenný kun motora persona trajno 6302. Tiu veturis el Železný Brod ĝis Tanvald kaj ĝis Liberec.

Kulpintoj de la malfeliĉo estis markitaj ekspediciisto en fervojaj stacioj Jesenný kaj Železný Brod. Tiuj pro kulpo de nereguliga komunikado sendis la trajnojn kontraŭ si. La viroj konsciis sian eraron kaj provis averti la personan trajnon pere de priservo de restoracio ĉe haltejo Spálov. Sed nur mallongtempe antaŭ tio la trajno preterveturis la lokon. Ambaŭ ekspediciistoj estis pli poste kondamnitaj al puno de kvin jaroj de forpreno de la libereco.

La persona trajno estis kunmetita el motora veturilo de vico 810 kaj postverurila veturilo. Post la forveturo el Spálov, kie vico da homoj elvagoniĝis el ĝi, ĝi transveturigis la ponton kaj en la sekvanta arko ĝi frunte kunpuŝiĝis kun la ŝarĝtrajno, gvidita de dizelelektra lokomotivo 743.010. La kunpuŝiĝo revenigis la personan trajnon reen al la ponto, kie ĝi komencis bruli.

Mortis 4 homoj, 32 estis vunditaj. Inter la mortintoj estis krom aliaj lokomotivestro de la persona trajno Eduard Vraštil kaj lia trajnestro Karel Svatý. La lokomotivestro sufiĉis senpere antaŭ la kunpuŝiĝo averti la vojaĝantojn, por ke ili tenis sin malantaŭe. La viadukto estis omaĝe al li nomita "Ponto de Eda". La garnizono de la ŝarĝatrajno supervivis, same kiel konduktoro el la persona trajno. Tiu estis en tempo de la kunpuŝiĝo en la postveturila veturilo.

Rememoro de la tragedio redakti

En la suda fino de la ponto situas monumenteto al la viktimoj de la tragedio. Omaĝe de ili oni ankaŭ aranĝas persisteman kuradon kaj dekokkilometran longdistancan marŝadon el Tanvald ĝis Spálov.

Pluaj fotoj redakti

Ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervoja akcidento ĉe Spálov en Vikimedia Komunejo