Fervojlinio Warszawa Wschodnia Osobowa – Gdańsk Główny

Fervojlinio Warszawa Wschodnia Osobowa – Gdańsk Główny estas pola elektrizita fervoja linio de Varsovio al Gdansko. Longeco de tiu ĉi linio estas 323,333 km.[1]

Plano de linio en Pollando

Historio redakti

La unua parto de linio (inter Tczew kaj Gdansk) estis konstruita en jaro 1852, kvin jaroj poste estis la linio plilongigita al Malbork. En jaro 1876 estis la linio plilongigita al Ilawa. En jaro 1873 estis aldonita dua relo en parto Malbork - Tczew kaj de jaro 1875 estis du reloj inter Gdansk kaj Malbork.[1] En jaro 1876 estis konstruita parto inter Ilawa kaj Montowo, en jaro 1877 inter Dzialdowo kaj Montowo. En jaro 1877 estis konstruita parto inter Varsovio kaj Mława, kiu estis en sama jaro konektita al en tiu jaro finkonstruita parto inter Mława kaj Dzialdowo. En jaro 1969 estis elektrizita parto de linio inter Tczew kaj Gdansk, en jaro 1972 estis elektrizita parto inter Varsovio kaj Nasielsk tra Legionowo. En jaroj 1983 - 1985 estis elektrizita resto de linio.[1] Maksimuma rapideco de trajnoj je tiu ĉi linio estas en kelkaj partoj 160 km en horo. Nuntempe la linio estas rekonstruata, ke en estonteco estu maksimuma rapideco 200 km en horo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

.