Fervojo Petite Ceinture
La Fervojo Petite Ceinture (france Ligne de Petite Ceinture) estas malnova, dutraka fervojo, kiu ĉirkaŭis Parizon interne de la "Bulvardoj de Marŝaloj". Ĝi malfermis en 1862, sed estas hodiaŭ plejparte malaktiva. Restas nur parto de ĝiaj originalaj vojoj.
Petite Ceinture | |
---|---|
La vojoj de Petite Ceinture en la 13-a arondismento | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 955000 / 980000 |
Paso de fervojo | |
![]() | |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 1862 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 32 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
36 stacioj | |
Historio
redaktiLa fervojo celis kunigi la tre diskonitajn stacidomojn de la franca ĉefurbo (Saint-Lazare, Montparnasse, Austerlitz...), ĉar ekzistis tiam neniu ilo por veturigi la vojaĝantojn inter ili.
-
Horaro
(1914) -
Mapo
(1918)
La fervojo hodiaŭ
redaktiLa fervojo Petite Ceinture hodiaŭ konsistas el 23 kilometroj da fervojoj inter la pordo Clichy norde kaj la bulvardo Victor sude, tra la orienta parto de Parizo. La okcidenta parto tute malaktiviĝis kaj verŝajne baldaŭ estos la temo de akordo inter la proprietulo (RFF) kaj la pariza municipo.