Fervojoj de Latio

ĉeurba fervojo en Latio, Italio

Fervojoj de Latio (itale Ferrovie Laziali) konsistas el dek unu antaŭurbaj kaj regionaj trajnlinioj, kiuj estas integritaj en la metroreton de la itala ĉefurbo kaj ligas Romon kun ĉirkaŭaj municipoj kaj malsamaj areoj de la regiono Latio.

Fervojoj de Latio
Ferrovie Laziali
Trajno sur linio FL3
Trajno sur linio FL3
commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
Loko Romo
 Italio
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 1994
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 852 km (716 Trenitalia + 130,2 Cotral + 5,6 ATAC)
Nombro de linioj 11 (8 Trenitalia + 2 Cotral + 1 ATAC)
Nombro de stacioj 197 (131 Trenitalia + 59 Cotral + 7 ATAC)
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Trenitalia, Cotral, ATAC
vdr

La ok linioj (FL-Linioj) administrataj fare de la ŝtata Trenitalia S.p.A. ligas Romon kun la Flughaveno Romo-Fiumicino kaj kun la cetero de la Metropola urbo Romo, atingante ankaŭ la provincojn Viterbo, Rieti, Frosinono kaj Latina.

La du linioj estas administrataj de Cotral (Compagnia Trasporti Lazio) (Cotral S.p.A.), ligante la urbocentron kun la sudokcidento (Ostia) kaj la nordo (Viterbo).​ La linioj Romo-Lido kaj Romo-Viterbo kovras totalan longon de 135 kilometroj kaj estas funkciigataj per 66 trajnoj. La koncesio favore al la ŝtata ATAC finiĝis la 30-an de majo 2019.​ Ekde la 1-a de januaro 2022, la linioj estis transdonitaj al la administrado de ASTRAL Spa por la fervoja infrastrukturo kaj al Cotral por la administrado de la servo. La linio Romo-Giardinetti plu estas administrata fare de ATAC.

La tuta transportsistemo de la urbo Romo uzas la integran tarifsistemon nomitan "Metrebus", eblas vojaĝi ene de la limoj de la Municipo de Romo kaj ene de la limoj de urbaj tarifoj per ĉiuj vojaĝbiletoj uzeblaj en Romo, validaj por la metroo, busoj, trolebusoj, tramoj kaj trajnoj de la antaŭurba fervoja servo. La sistemo inkluzivas la tri ĉefajn kompaniojn, kiuj administras lokan publikan transporton en la regiono Latio: ATAC, Cotral kaj Trenitalia.


Mapo FL-linioj

FL-linioj

redakti
Linio Itinero Malfermo Plilongigo Longo Stacioj Transportisto
FL1  Orte - Roma Tiburtina - Fiumicino Aeroporto 1994 110 km 26 Trenitalia
FL2  Val D'Ala - Roma Tiburtina - Tivoli 1994 2023 43 km 15
FL3  Roma Tiburtina - Vigna Clara / Viterbo Porta Fiorentina 1999 2022 88 km 29
FL4  Roma Termini - Velletri / Albano Laziale / Frascati 1994 65 km 20
FL5  Roma Termini - Civitavecchia 1994 77 km 13
FL6  Roma Termini - Cassino 1994 138 km 22
FL7  Roma Termini - Minturno-Scauri 1994 138 km 13
FL8  Roma Termini - Nettuno 2004 60 km 13

Ceteraj linioj

redakti
Linio Itinero Malfermo Plilongigo Longo Stacioj Transportisto
FRL  Romo-Lido 1924 28 km 14 Cotral
FRV  Romo-Viterbo 1913 1932 102 km 31 Cotral
FRG  Romo-Giardinetti 1916 9 km 12 ATAC

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti