Festivalo estas perioda, ordinare ĉiujara manifestado, kun festa karaktero kaj dediĉita al arto kaj ceteraj distraĵoj. La festivaloj povas esti tre diversaj, ili povas temi pri kino, muziko, fabelrakonto, komikso, literaturo, teatro, ludo, videoludo, danco sed ankaŭ pli malofte pri politiko, scienco aŭ eĉ biero, ktp...

Muzikfestivalo en Nickeldforf, Aŭstrio (2010)

La festivaloj povas okazi interne kiel ekstere sed ofte okazas ekstere kiam ili allogas multe da homoj. Festivalo estas kutime plurtaga kun multaj kulturaj programeroj.

Festivalo laŭ la formulo de Libera Loko redakti

Festivalo laŭ la formulo de Libera Loko (open space festival en la angla) signifas ke la gepartoprenantoj havas liberan spacon por kunkontribui al la programo, kutime ekster la komunaj aktivecoj por la tuta ĉeestantaro. Konkrete ĉiu ajn rajtas aldoni al la aktivecokalendaro aktivecojn kiujn li volas/povas prezenti al aliaj kunfestivalanoj. Pluraj aktivecoj povas okazi samtempe kaj ĉiu ajn decidas libere al kiuj aktivecoj partopreni.

Esperanto-festivaloj redakti

Festivaloj de Esperantokulturo estas interalie Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest'), Kultura Esperanto-Festivalo, Kultura Arta Festivalo de Esperanto, Artaj Konfrontoj en Esperanto kaj grandparte ankaŭ la tradiciaj kongresoj Universala Kongreso de Esperanto kaj Internacia Junulara Kongreso. La menciitaj festivaloj realiĝis kelkfoje, iuj ĉiujare. Festivalo Arta Lumo estas festivalo de Esperanta arto somere 2007. Esperantistoj ankaŭ elpensis kaj realigis diverslande (Francio, Belgio, Rusio...) la formulon de lingvaj festivaloj kiuj estas paradoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj estas prezentataj en formo de enkondukaj lecionoj, sendepende de la kvanto de parolantoj[1].

Diversaj festivaloj redakti

Ekzemploj redakti

Referencoj redakti

  1. Vjaĉeslav Ivanov, Deka Peterburga festivalo (el LOdE), Heroldo de Esperanto 2256 (6:2016)