La Feta Negest (en Ge'ezan: ፍትሐ ነገሥት fətḥa nägäśt, "Leĝo de Reĝoj") estis etiopia konstitucio. Ĉirkaŭ 1240, la kopta egipta kristana verkisto, 'Abul Fada'il Ibn al 'Assal, skribis la Feta NegestFetha Nagast en la araba. 'Ibn al-Assal prenis siajn leĝojn parte el apostolaj skribaĵoj kaj el mosea juro, kaj parte el la antaŭaj bizancaj kodoj. Ekzistas kelkaj historiaj registroj asertantaj ke tiu leĝkodo estis tradukita en Ge'ezan kaj envojaĝis Etiopion ĉirkaŭ 1450 en la regado de Zara Jakob. Poste ĝi estis uzita kiel grava parto de lokaj leĝaroj. Eĉ tiel, ĝia unua registrita uzo en la funkcio de konstitucio (supera juro de la lando) komenciĝis kun Sarsa Dengel en 1563. La Feta Negest restis la supera leĝo en Etiopio ĝis 1931, kiam moderna-stila konstitucio unue estis koncedita fare de imperiestro Haile Selassie.

Feta Negest
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Referencoj redakti

  • 'Fetha Nagast: The Law of the Kings' (English translation from Ge'ez by Abba Paulos Tzadua, and edited by Peter L. Strauss) Addis Ababa: Faculty of Law, Haile Sellassie I University, 1968.
  • Ibn al-'Assal, al-Safi Abu al-Fada'il Majid. Fetha Nagast: The Law of the Kings. Tradukita de Paulos Tzadua. Eldonita de Paulos Tzadua, Peter L. Strauss kaj Peter Sand. 2a eld. Durham, NC: Carolina Academic Press, 2009.