Fezo estas ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo (lano) kun pendanta (blua aŭ nigra) kvasto en la arabaj landoj kaj en Orient-Azio. La nomo venas de la urbonomo Fez de Maroko. En malnovaj tempoj oni ĉirkaŭvolvis ĝin per turbano. En la Otomana imperio la surhavo de fezo estis deviga, sed en 1925 Mustafa Kemal Atatürk malpermesis tion en Turkio .

Tommy Cooper kun fezo

Vidu ankaŭ redakti