Fiŝhokado estas fiŝkaptado per hoko. Oni metas logaĵon sur la fiŝhoko, por logi la fiŝon; kaj por tiri ĝin el la akvo, oni ligas al la hoko fadenon. Fiŝkano ofte uzatas. Tio estas malnova kaj ofta maniero de fiŝkaptado. Homoj hokas fiŝojn kiel sporto, hobio, ŝatokupo, aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi.

Fiŝhokado
aktiveco
fiŝkaptadosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Fiŝhokado

En popola kulturo oni ofte ripetas konatan eldiraĵon pri malpliigo de malriĉeco aŭ malsato en malriĉaj landoj: "Donu al ili ne fiŝon por manĝi, sed fiŝkanon, por ke ili mem elturniĝu" aŭ "Ne donu al ili fiŝojn, sed instruu ilin fiŝkapti".

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri (fiŝ)hoko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. 
  •  
     Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras. 
  •  
     Por kapti ezokon, bongustigu la hokon. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-01.