Fiŝveziko (ornamaĵo)

Fiŝveziko estas kurba ornamformo, kiu je sia finaĵo estas cirkloforme rondigita kaj al la alia finaĵo pintiĝas, simile al la naĝoveziko de fiŝo (vd. foton maldekstre). Du, tri aŭ pli da fiŝvezikoj povas kompletiĝi centrasimetrie al cirklo. Aparte en la malfrua epoko de gotika arĥitekturo disvastiĝis la fiŝvezika formo de ornamripoj.

Naĝoveziko de ruĝokula skardinio. Naĝovezikoj ebligas al fiŝoj la ŝvebadon en la akvo
Ornamripa fenestro kun fiŝvezikaj ornamaĵoj en Irlando

La unuope, duope aŭ pluroble rotacia fiŝveziko ankaŭ estas ofta ornamaĵo en la kelta arto, trovebla ekde ĝia komenco ĝis en la irlanda libroilustrado de la 19-a jarcento.

En Francujo la fiŝveziko evoluis al tiel nomata flamstilo, kiu plilongigis la fiŝvezikon flamformaj.

Literaturo redakti