Fidata mono
Fidata mono estas valuto kiu derivas sian valoron el registara regularo aŭ leĝaro. Ĝi diferencas al var-mono, kiu estas bazita sur varo, ofte valora metalo kia oro aŭ arĝento, kiu havas alian uzon krom kiel ŝanĝilo.

Monbiletoj de Juana dinastio estas la plej frua konata fidata mono.
En kelkaj lingvoj oni nomas fidatan monon fiat-mono. La termino deriviĝas el la latina fiat ("estu farita", "estu").[1]
La unua konata uzo de fidomono estis registrita en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1000. Ekde tiam, ĝi estis uzata kontinue en la plej diversaj landoj, foje kune kun var-mono.