Figo, en aziaj landoj ankaŭ nomata anjeer estas komune konsiderita frukto, kvankam ĝi temas pri la floro de la komuna figujo (Ficus carica). Temas pri "falsa frukto", en kiuj la floroj kaj semoj de la planto kunkreskiĝis.

Matura figo.

Figoj estas bona nutra fonto de flavonoidoj kaj polifenoloj, kaj havas pli grandan kvanton de fibroj ol iu ajn alia frukto, ĉu freŝa aŭ sekigita, kaj havas grandan kvanton da kalcio.

Cent gramoj da freŝaj figoj (310 kJ) enhavas 0,8 gramojn da proteinoj, 0,3 gramojn da grasoj, 19 gramojn da karbonhidratoj, el tio 16 gramojn da sukero, kaj krome 3 gramojn da fibroj. Kompare, cent gramoj da sekigitaj figoj (1041 kJ) enhavas 3 gramojn da proteinoj, 1 gramon da grasoj, 64 gramojn da karbonhidratoj, el tio 48 gramojn da sukero (25 g da glukozo kaj 23 g da fruktozo), kaj krome 10 gramojn da fibroj.

Vidu ankaŭ redakti