Figurita baso

muzika tekniko en Baroka muziko

Figurita baso, aŭ konstanta baso, estas speco de entjera muzika skribsistemo uzata por indiki intervalan enhavon (la intervalojn, kiuj konsistigas sonaĵon), kaj poste akordojn, rilate al basa noto. En kiu oktavo la noto estu ludita, kaj kiaj ornamoj eventuale estu aldonitaj, estas lasite por improvizado de la ludanto, sed la indikitaj intervaloj devas esti luditaj.

Konstanta baso redakti

Figurita baso estas plej ofte trovata en konstantbasaj partoj, aparte ofte en la epoko de baroka muziko, ĉirkaŭ 1600 – 1750. La konstantbasaj instrumentistoj, ekz. klavicenistoj, liutistoj, aŭ kiu ajn ludas la akordojn en la konstantbasa parto, ĝin uzadis. La nomo devenas el la itala termino basso continuo, ofte mallongigita kiel continuo. La termino ankaŭ aplikiĝas al la muzikaj instrumentoj, kiuj ludas tian akompanon.

Konstantbasan parton la ludanto faras kreante (aŭ "plenumante") akompanon el skribita basa parto per improvizado de harmonio super la skribitaj notoj. La akordoj ludotaj estas determinitaj aŭ rilate la aliajn skribitajn partojn en la peco aŭ per interpretado de numeroj skribitaj de la komponisto sub la basa parto (nomata figurita baso).

La instrumentoj uzataj por ludi konstantbasajn partojn varias, kaj oni ilin elektas precipe laŭ sia gusto. En moderna ludado, la kombinaĵo de violonĉelo (kiu ludas nur la basajn notojn) kaj klaviceno estas ofte uzata, sed en la baroka periodo diversaj aliaj instrumentoj estis utiligitaj, inkluzive la gambovjolon, teorbon, kaj la orgenon.

Konstanta baso restis uzata en multaj verkoj en la klasika periodo (ĝis ĉirkaŭ 1800). Ekzemploj de ĝia uzado en la 19-a jarcento estas pli maloftaj, sed ili ja ekzistas: ekz., mesoj de Anton Bruckner havas konstantbasan parton por esti ludata de la orgenisto.

Nuntempe redakti

Ĝi estas ankaŭ uzata iafoje de klasikaj muzikistoj kiel pli rapida maniero por indiki akordojn (kvankam ĝi ne estas ĝenerale uzata en modernaj muzikaj komponaĵoj). Ia formo de figurita baso estas uzata en notacio de akordiona muziko. Nuntempe la plej ofta uzo de figurbasa notacio estas por indiki la inversigon, sed ofte sen liniara notacio, uzante literajn notnomojn sekvatajn de la figuro, ekz. la basa noto C en figurita baso 64 estus skribita  .

Kvankam la precizaj figuraĵoj luditaj super la indikita baslinio estis siatempe improvizitaj de la ludanto, modernaj eldonoj de muziko originale verkita kun konstantbasa parto kutime provizas klavaran parton, en kiu aranĝaĵo de la harmonioj estas plene elskribita por la ludanto, kio eliminas la bezonon por improvizado. Pro la kresko de historie informita ludado, tamen, la nombro de ludantoj, kiuj improvizas siajn partojn, simile kiel estis farite kiam la pecoj estis verkitaj, pliiĝis.

Notacio redakti

Parto skribita per figurita baso konsistas el baslinio skribita en la normala okcidenta maniero (kun notoj sur notliniaro) kune kun aldonitaj numeroj kaj alteraciiloj sub la liniaro por indiki, je kiaj intervaloj de la basaj notoj superaj notoj estu luditaj, kaj tiele kiuj inversigoj de kiaj akordoj estu ludataj.

La numeroj indikas kiom da notoj, je kiu noto estu ludita super la donita baslinio. Ekzemple:

 

Tie ĉi, la basa noto estas C, kaj la numeroj 4 kaj 6 indikas, ke notoj kvarton kaj seston super ĝi estu luditaj, t.e. F kaj A. Alivorte, la dua inversigo de F-maĵora akordo estu ludita.

En okazoj, kiam la numeroj 3 aŭ 5 estus normale indikitaj, tiuj ĉi estas kutime (kvankam ne ĉiam) preterlasitaj, pro la ofteco de tiuj ĉi intervaloj. Ekz.:

 

En tiu ĉi sinsekvo, la unua noto havas neniajn numerojn sub si — kaj la 3 kaj la 5 estis preterlasitaj. Tio signifas, ke notoj triton supera kaj kvinton supera estu luditaj — alivorte, radikpozicia akordo. La sekvanta noto havas 6, kiu indikas, ke noto seston super ĝi estu ludita; la 3 estis preterlasita — alivorte, tiu ĉi akordo staras en la unua inversigo. La noto havas nur 7 kun si; tie ĉi, kiel sub la unua noto, kaj la 3 kaj la 5 estis preterlasitaj — la sep indikas, ke la akordo estas septa akordo. La tuta sinsekvo egalas al:

 

escepte tion, kiel jam dirite, ke la ludanto povas mem elekti la okton por la notoj, kaj normale ilin malvolvas en ia maniero, ne ludante rektajn akordojn.

Iafoje, aliaj numeroj estas preterlasitaj: 4 sola indikas 64; 2 sole aŭ 42 indikas 642; kaj 9 sole aŭ 97 indikas 9753.

Iafoje la figurita baso ŝanĝiĝas sed la basa noto mem restas. En tiaj okazoj la novaj figuroj estas skribitaj, kie ajn en la mezuro ili okazu. En jena ekzemplo la supran linion devus ludi melodia instrumento; ĝi estis enmetita nur por indiki la ritmon (ĝi ne estas parto de la figurita baso mem):

 

Kiam la basa noto ŝanĝiĝas sed la notoj en la akordo super ĝi estu tenataj, linio estas skribita apud la figuro aŭ figuroj por tion indiki:

 

La linio etendiĝas tiel longe, kiel la akordo teniĝu.

Kromsignoj redakti

Kiam kromsigno estas montrita sola sen numero, ĝi aplikiĝas al la trito de la akordo; aliokaze ĝi aplikiĝas al kiu ajn noto, apud kiu ĝi montriĝas. Ekz., jeno:

 

egalas al jeno:

 

Iafoje la kromsigno estas metita post la numero anstataŭ antaŭ ĝi.

Alternative, kruco metita apud numeron indikas, ke la tonalto de tiu noto estu suprenigita je duonduto (tial se ĝi normale estas bemola, ĝi fariĝas natura, kaj se ĝi estas normale natura, ĝi fariĝas diesa). Malsama maniero por indiki tion ĉi estas skribi streketon tra la numero mem. Jenaj tri notacioj, tial, ĉiuj samsignifas:

 

Eksteraj ligiloj redakti