Fikcia universoimaga mondo estas konsekvenca fikcia fono kiu inkludas malsamajn elementojn de la reala mondo. Ankaŭ, ekzistas signifa interkovro inter la fikcia universo kaj terminoj kiel ekzemple komuna universo, paralela universo, alternativa historio kaj interseriaĵo (angle Crossover).

La fikcia universo povas enhavi fikciajn urbojn, landojn kaj eĉ planedojn - krom la ekzisto de inventitaj roluloj same kiel okazaĵoj kiuj okazas en la fikcia verko. Inter la fikcia universo kaj la reala mondo povas ekzisti malmultaj punktoj de simileco se entute, kun malsamaj faktoj de la reala mondo kaj ĝia historio kaj eĉ kun imagaj principoj de tempo kaj spaco kiuj kontraŭdiras la leĝojn de la naturo aŭ kun fikciaj kaj fantastaj elementoj tiaj kiel magio kaj vojaĝado je rapido superanta la lumrapidon.

De nememorebla tempo, homoj emis krei fikcian ekrakonton kaj disvolviĝis ĝin por fine verki kredindajn kaj mirinde detalajn paralelajn universojn. La kialoj de tiu homa bezono estas multaj : provi kompreni la ĉirkaŭan realecon, kritiki tiun realecon, forfuĝi de ĝi, aŭ por la arta kaj simpla deziro krei kaj modifi propravole. Ne ĉiam estas facila afero por la kreinto mem diri ĉu sia verko estas fikcia pro la necerto de realeco de sia ĉirkaŭan medion.

Tie ĉi estas listigotaj la plej gravaj fikciaj universoj indaj de la tutmonda kultura heredaĵo. Sed ne temas pri mikspoto, tial antaŭ ol aldoni ian ajn universon, bonvolu NEPRE legi tiun!

Fikciaj universoj komence literaturaj redakti

Verkonomo Aperjaro Kreintoj Ĝenro Lando
James Bond (fikcia universo) 1953 Ian Fleming Spionado Britio
Meztero (fikcia universo) 1937 J.R.R. Tolkien Fantasto Britio

Fikciaj universoj komence bildliteraturaj redakti

Verkonomo Aperjaro Kreintoj Ĝenro Lando
Kōkaku Kidōtai (fikcia universo) 1989 Masamune Shirow Ciberpunko Japanio
Smurfo (fikcia universo) 1958 Peyo Fantasto Francio
Spider-Man (fikcia universo) 1962 Stan Lee, Steve Ditko Fantasto / Superheroo Usono

Fikciaj universoj komence filmaj redakti

Verkonomo Aperjaro Kreintoj Ĝenro Lando
Alien (fikcia universo) 1979 Ridley Scott Sciencfikcio / Hororo Usono
Back to the Future (fikcia universo) 1985 Robert Zemeckis Fantasto / Komedio Usono
Star Wars (fikcia universo) 1977 George Lucas Sciencfikcio / Kosma opero Usono

Fikciaj universoj komence videoludaj redakti

Verkonomo Aperjaro Kreintoj Ĝenro Lando
Tomb Raider (fikcia universo) 1996 Toby Gard, Phil Campbell Objektiva pafludo Britio
Final Fantasy (fikcia universo) 1987 Square Enix Rolludo Japanio
Metal Gear (fikcia universo) 1987 Kojima Hideo Ŝtelmova ludo Japanio

Internaj ligoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti