Fikcilingvo
Fikcilingvo estas arta lingvo, kiun homo konscie konstruis por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko.
Estas diversaj skoloj de fikcilingvo; plej notinda la naturisma skolo, kiu celas krei lingvojn kiuj kredeble povus evolui nature inter homoj, kaj la subskolo pri alternativaj historiaj lingvoj, ekzemple, latinidaj lingvoj influataj de la kelta (Brithenigo), la pola (Venediko), aŭ la islanda (Þrjótrunn). Aliaj fikcilingvo-kreantoj ne celas naturismon, sed kreas laŭ pli abstrakta stilo, aŭ inventas lingvon parolatan de ne-homaj aliplanedanoj.
Fikcilingvoj estas influataj de la kulturo, teknologio, ktp. de la fikciaj parolantoj, kaj (se la parolantoj ne estas homoj) ankaŭ de ilia biologio, aparte la strukturo de la parol-organoj. Oni foje nomas la fikcilingvojn uzatajn en profesie eldonataj aŭ dissendataj romanoj, filmoj ktp. profesiaj fikcilingvoj, sed tio eble konfliktas kun alia ebla uzo de profesia fikcilingvo, t.e. lingvo, kiun kreis profesia lingvisto. Fakte la vasta plimulto el la fikcilingvoj en profesiaj romanoj, filmoj, televidaĵoj ktp estas kreitaj ne de lingvistoj sed de lingvo-amatoroj; la Tolkien-aj lingvoj kaj la Klingona lingvo de Marc Okrand estas esceptoj. La vasta plimulto el fikcilingvoj estas ne uzataj en profesiaj fikciverkoj, sed prezentataj de siaj kreintoj en la Interreto aŭ simple konservitaj por la amuzo de siaj kreintoj, sen ia ajn eldono.
Iuj fikcilingvoj havas nur la minimumon de gramatiko kaj vortaro por prezenti ian ŝajnon en fikcia verko; aliajn plene ellaboris iliaj aŭtoroj ĝis ili taŭgas por ĉiucela uzo.
Fikciaj historihavaj lingvoj estas lingvoj, kiuj havas fikcian historion kun evoluo el fikcia prapatra lingvo. Ekzistas iuj tutaj fikciaj lingvo-familioj (kiel la elfaj lingvoj de Tolkien, aŭ la Verduriaj lingvoj de Mark Rosenfelder).
Inter la plej konataj fikcilingvoj estas:
- de J.R.R. Tolkien: aduna lingvo - kvenja lingvo -sindara lingvo - avara lingvo - enta lingvo - ilkora lingvo - valara lingvo - nigra lingvo
- de Star Trek: klingona lingvo - darmoka lingvo - barĵorana lingvo - kardasia lingvo - ferenga lingvo - romulana lingvo - tamariana lingvo - Tazhai -vulkana lingvo ([1] Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine)
- de Star Wars: Ewok
- de George Orwell: Newspeak
- de Danto: Diabla lingvo
- de Anthony Burgess: Nadsato
- Arcaicam Esperantom - Popido.
- de Petrus Gilles: Utopia lingvo
- de François Rabelais
- de Ill Bethisad: Brithenigo, Venediko
Kantado per artefarita fikcia lingvo
redakti- A-Ba-Ni-Bi de Izhar Kohen reprezentinta Israelon, atingis la unuan vicon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1978.
- Sanomi de Urban Trad reprezentinta Belgion atingis la 2-an vicon (165 poentoj) en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2003.
- O julissi de Ishtar en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008.
- Artistoj (ekzemple Adiemus) kiuj kantas ekskluzive en 'fikcia', 'imagita' lingvo (formita de silaboj kaj inventitaj vortoj) el arta vidpuntko (pro la melodio kaj etoso ekzemple).
- Enya - kantis en iuj fikciaj lingvoj kiel la kvenja kaj sindara, elfaj lingvoj de J. R. R. Tolkien
Perceptoj ke Esperanto estas fikcilingvo
redaktiĈu sufiĉe multaj homoj ankaŭ pripensas pri Esperanto kiel fikcilingvon?
La kialoj tiel pensi estas multaj: Ĉar ĝi estas artefarita! ĉar, laŭ ili, ne estas kulturo! Ĉu oni povas uzi ĝin in la ĉiutaga vivo? ĉu oni povos esprimi sin kun tiom da nuancoj kiel en la konataj naciaj lingvon? Ĉar ne estas nek nacio nek lando sur la mapo.
Listo de aliaj fikcilingvoj
redakti- Adare
- Amnonth Lifelia
- An'dorian
- Angarul
- Aquitan (Francé de Vilalonga en romano La nuech de Chalé)
- Barallen
- Clalia
- Degaspregos
- Delanara
- Demonh'ka (bazita sur la Klingona lingvo)
- Dermensin
- Dha-Patu
- Dothraki de George R. R. Martin
- Eritha
- Esquitanian
- Eurish
- Fourchiarian (B. Philip Jonsson)
- Gleeb
- Herlanian
- Hina lingvo
- Hizreo
- Kelen
- Kilrathi
- Kosi
- Kyran
- Larveson
- Machi
- Malnova Toaliralolo kaj Thauliralau (Jim Henry)
- Mok’yorlak’ol
- Na'vi
- Opus-2
- Otg
- Ranamemi
- Runda (Chris Wright)
- Suhaswesi
- Talossan
- Tomoulini Ganmaa
- Taneraic
- Telem
- Tenctonese (1988 por Fox-a filmo Alien Nation)
- Vassic
- Vendergood (William James Sidis)
- Verdurian
- Vogu (T. Donnelly)
- Vril
- Wessisc
- Woznackh