la fiksismo estas teorio laŭ kiu la vivaj estaĵoj (plantoj, fungoj, bestoj...) aperis kun difina formo, kiu nek ŝanĝas nek transformiĝas tra la geologiaj tempoj. Tiu teorio kontraŭstaras la teorion de evoluismo.

Ĝi estas ofte asociita kun la kreismo, kvankam eblas kredi je kreismo, kaj ne rifuzi la ideon pri evoluo.

Ĝi ankaŭ kuntrenas teorion pri katastrofismo, por klarigi la fosiliojn de formortaj estaĵoj malsimilaj al la nunaj.