Filepitedoj

(Alidirektita el Filepito)

La Filepitedoj (Philepittidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ekzistas kvar specioj en du genroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filepitedoj
Neodrepanis hypoxantha
Neodrepanis hypoxantha
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Philepittidae
Sharpe, 1870
Genroj
  • Philepitta
  • Neodrepanis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Filepitedoj estas endemiaj en Madagaskaro, tio signifas, ke ili troviĝas nur sur tiu insulo.

Aspekto redakti

Temas pri malgrandaj birdoj – Neodrepanis coruscans havas nur 10 centimetrojn kaj similas al certio – sed ili havas malsveltan korpon. La vosto estas mallonga, la kruroj longaj, la beko pli mallonga ol la kapo, kiu ĉe kelkaj havas du haŭtajn lobojn. La maskloj estas distingeblaj de la femaloj (seksa duformismo / dimorfismo).

Vivo redakti

Ili estas apenaŭ esploritaj, kaj oni nur malmulton scias pri ili, ĉar ili plejparte vivas kiel soluloj en la densa subkreskaĵo de arbaroj. Oni supozas, ke ili sin nutras per etaj fruktoj, ankaŭ per insektoj aŭ nektaro. Ili konstruas pendantajn nestojn.

Genroj kaj specioj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Philepitta schlegeli
Neodrepanis coruscans
Philepitta castanea