Filhelenismo (greke: φιλελληνισμός, t.e. pasia ŝato de ĉio greka) estis eŭropa movado de personoj kiuj subtenadis aktive la grekojn en la milito de sendependiĝo. Inter la plej konataj oni menciu lordon Byron, Wilhelm Müller, reĝon Ludoviko la 1-a (Bavario), Friedrich Thiersch kaj Johann Jakob Meyer.

alveno de lordo George Byron en Misolongi kaj akceptiĝo fare de la ribeluloj

Filhelenismaj societoj zorgis pri monkolektoj kaj peris ekipaĵojn kaj senkostan transporton de volontuloj al Grekujo. Tre aktivis ekz. la bankisto Jean-Gabriel Eynard en Ĝenevo kaj Ernst Emil Hoffmann en Darmstadt. El la fremdaj batalantoj estiĝis eĉ propra korpuso de filhelenistoj kiuj partoprenis glore la malamikajn interpuŝiĝojn turkaj-grekaj sub la komando de generalo Karl von Normann-Ehrenfels; sed dum la nefeliĉa batalo ĉe Peta (apud Artao) en la 16.7.1826 ili tute ekstermiĝis.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 775 (tie chi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti