Filipina kukolkolombo

La Filipina kukolkolomboFajnbeka kukolkolombo laŭ la latinlingva scienca nomo (Macropygia tenuirostris) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi troviĝas en Filipinoj kaj Tajvano kaj estas kategoriita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina kukolkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Macropygia Macropygia
Specio: Filipina kukolkolombo M. tenuirostris
Bonaparte, 1854
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj sistematiko redakti

La Filipina kukolkolombo estis priskribita de la franca zoologo Charles Lucien Jules Laurent Bonaparte en 1854. Iam, kelkaj fakuloj klasigis ĝin kiel subspecio ĉu de la Ruĝeca kukolkolombo ĉu de la Bruna kukolkolombo.[1] Ĝi estis disigita el la Fajnbeka kukolkolombo en 2016 kaj havas kvar subspeciojn agnoskitajn:[2]

Priskribo redakti

La Filipina kukolkolombo estas granda kukolkolombo[3] kiu estas 38.5 cm longa, kaj pezas 157 ĝis 191 g. La kapo estas cinamoruĝecbruna, kaj la supra mantelo havas ametistan nuancon kun malgrandaj brunaj makuloj. Ankaŭ la malantaŭkolo havas ametistan nuancon.[1]

La plenkreskulo havas oranĝec-ruĝecbrunan frunton, kun avelkoloraj krono kaj nuko kiu havas rozkolorecan nuancon. La irisoj estas ruĝaj, kaj la beko estas bruna. La orelkovriloj kaj kolflankoj estas oranĝec-ruĝecbrunaj. La malantaŭa kolo kaj brustoflankoj havas brilan rozpurpuran nuancon, kaj havas nigrajn punktojn. La brusto estas hele lila. La eksteraj vostoplumoj estas malhele ruĝecbrunaj, kun nigraj antaŭfinaj bendoj. La kruroj estas brilruĝaj. La plenkreskulino havas sablokoran malantaŭkolon kiu estas punkteca kaj strieca nigre. La mantelo kaj la flugilkovriloj estas pli ruĝecbrunaj en bordoj. La junuloj similas al la ino laŭ aspekto, sed ili estas pli striecaj.[3]

Statuso kaj konservado redakti

Ekde 1998, la Filipina kukolkolombo estas kategoriita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, ĉar ĝi havas grandan teritorion — pli ol 20 000 km2 — kaj ĝi havas stabilan populacitendencon. Krome, kvankam ties populacinombroj ne estis determinitaj, oni supozas, ke ili estas super 10 000, kio estas super la kriterio por atingi la kategorion de vundebla. Ĝi estas registrita kiel disvastigita specio. Oni supozas, ke la specio ne havas grandajn minacojn.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Philippine Cuckoo-dove (Macropygia tenuirostris). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2017-09-23.
  2. Pigeons « IOC World Bird List (en-US). Alirita 2017-09-24.
  3. 3,0 3,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 266. ISBN 9781408135556.
  4. BirdLife International (2012). “Macropygia tenuirostris”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26-a de novembro 2013.. 
  • Ng, E.Y.X., J.A. Eaton, P. Verbelen, R.O. Hutchinson, kaj F.E. Rheindt. 2016. Using bioacoustic data to test species limits in an Indo-Pacific island radiation of Macropygia cuckoo doves. Biological Journal of the Linnean Society 118: 786–812.

Eksteraj ligiloj redakti