Filipinsulo (Norfolko)

Filipinsulo aŭ en angla Phillip Island estas neloĝata insulo situanta je 6 km sude de Norfolk-Insulo en Sudokcidenta Pacifiko, kaj parto de la Norfolkinsularo, Aŭstralio. Ĝi estis nomita en 1788 de la leŭtenanto Philip Gidley King laŭ Arthur Phillip, la unua guberniestro de Novsudkimrio. Ĝi estas parto de la aŭstralia teritorio de Norfolkinsulo. Ĝi estas inkludita en la Nacia Parko Norfolkinsulo, same kiel la najbara Nepean, kaj ĉirkaŭ 10 % el la propra Norfolkinsulo. La Filipinsulo havas areon de 190 ha, nome 2.1 km el okcidento al oriento kaj 1.95 km el nordo al sudo, kun plej alta pinto, nome Jacky Jacky, 280 m super marnivelo. Ĝi havas formon kvazaŭ de hararsekigilo kun la buŝaĵo indikanta oriente. La insulo estas de vulkana origino, el bazalta tofo kaj lafo date el epoko Mioceno.

Filipinsulo

Flaŭro kaj faŭno redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 29° 07′ S 167° 57′ O / 29.117 °S, 167.950 °O / -29.117; 167.950 (mapo)