Filipo (Palatinato)

Filipo, la Justulo (naskiĝis en Heidelberg, la 14-an de julio 1448 - mortis en Germersheim, la 28-an de februaro 1508) el la liniaro de la Vitelsbaĥoj estis Palatinata princo-elektisto de la Rejno inter 1476 kaj 1508.

Filipo, la Justulo
Princo-elektisto de Palatinato
Filipo, la Justulo kaj lia edzino Margareta de Bavario (1456-1501)[1]
Filipo, la Justulo kaj lia edzino
Margareta de Bavario (1456-1501)[1]
Regado 1476-1508
Antaŭulo Frederiko la 1-a
Sekvanto Ludoviko la 5-a
Persona informo
Philipp von der Pfalz
Naskonomo Philipp der Aufrichtige
Naskiĝo 14-a de julio 1448
en Heidelberg, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Morto 28-a de februaro 1508
en Germersheim,  Sankta Romia Imperio
Tombo Preĝejo Sankta Spirito en Heidelberg vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 4-a
Patrino Margareta de Savojo
Edz(in)o Margareta de Bavario-Landshut
Infanoj Ludoviko la 5-a, Filipo, Rupreĥto, Frederiko la 2-a, Elisabet, Georgo, Henriko, Johano, Amalia, Barbara, Helene, Wolfgang, Otto Henriko, Katarina
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la solfilo de Ludoviko la 4-a, Palatinata Elektisto (1424-1449)[2] kaj lia edzino Margareta de Savojo (1410–1479)[3]. Kiam li estis unujara li lasiĝis sub la kuratoreco de sia onklo Frederiko la 1-a, Palatina Elektisto (1425-1476)[4] kromnomita la Venkanto, kiu, pli malfrue adoptis lin. En 1474, li edziĝis al Margareta de Bavario, filino de Ludoviko la 9-a, Duko de Bavario kaj interŝanĝe de la geedziĝo li ricevis la Supran Palatinaton. Post la morto de sia adopta patro, en 1476, li fariĝis elektisto. En 1499, li heredis la proprietaĵojn de la branĉoj el Palatinato-Mosbach[5] kaj Palatinato-Neumarkt[6]. Filipo perdis la Sukcedan Militon de Landshut (1503-1505) en 1504 al Alberto la 4-a, Duko de Bavario (1447-1508)[7].

En 1481, Filipo invitis Johanon von Dalberg por instrui en la Universitato Karlo Roberto de Hajdelbergo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Personensuche
  2. Allgemeine Deutsche Biographie
  3. Personensuche
  4. Neue Deutsche Biographie
  5. La Palatinate-Mosbach estis ŝtato de la Sankta Romia Imperio situanta inter Mosbach kaj Eberbach, norde de la moderna Baden-Virtembergo, Germanio. Ĝi daŭris inter 1410 kaj 1448.
  6. La Palatinato-Neumarkt estis subdivido de la Vitelbaĥa dinastio de la germana rejna palatinato.
  7. Neue Deutsche Biographie
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj