Filipo de Ŝvabio
Filipo de Ŝvabio (naskiĝis en februaro aŭ marto 1177 en aŭ ĉe Pavia; murdita la 21-an de junio 1208 en Bamberg) el la dinastio Ŝtaŭfoj estis de 1198 ĝis sia morto en 1208 rom-germana reĝo.
Filipo de Ŝvabio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Filipo de Ŝvabio kun la regnaj insignoj, miniaturo de 1250 en kroniko de la monaĥejo Weißenau.
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1177 en Pavio | ||||
Morto | 21-an de junio 1208 (30-jaraĝa) en Bamberg | ||||
Mortis pro | Murdo ![]() | ||||
Mortigita de | Otto la 8-a de Wittelsbach vd | ||||
Tombo | Katedralo de Speyer ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ŝtaŭfoj vd | ||||
Patro | Frederiko la 1-a Barbarossa ![]() | ||||
Patrino | Beatrice, grafino de Burgundio ![]() | ||||
Gefratoj | Frederiko la 5-a, duko de Ŝvabio, Konrado la 2-a, duko de Ŝvabio, Oto la 1-a de Burgundio, Frederiko la 6-a, duko de Ŝvabio kaj Henriko la 6-a ![]() | ||||
Edz(in)o | Irene Angelina (1197, 1197 (Gregoria)–1208) ![]() | ||||
Infanoj | Beatrice de Ŝvabio, Elizabet Beatriks de Ŝvabio, Kunigunde de Hohenstaufen, Marie de Hohenstaufen ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la morto de imperiestro Henriko la 6-a en 1197 okazis en 1198 du konkurencaj reĝo-elektoj. La du elektitaj reĝoj, la ŝtaŭfa Filipo de Ŝvabio kaj la velfa Otto de Brunsvigo, ambaŭ provis akiri por si la reĝecon. Filipo gajnis pli kaj pli da subteno norde de la Alpoj, sed lia regado abrupte finiĝis en 1208 kiam li estis murdita de Otto la 8-a de Wittelsbach dum li gastis ĉe la episkopo de Bamberg, Ekbert de la dinastio Andechs-Meranio. Post tio lia kontraŭulo Otto fariĝis sendisputa imperiestro Otto la 4-a.