Malfermi la ĉefan menuon

Ankaŭ kromnomita "Filipo la Maltima" estis Filipo la 2-a de Burgonjo.


Filipo la 3-a
Reĝo de Francio
Kronigo de Filipo la 3-a
Kronigo de Filipo la 3-a
Regado 1270 - 1285
Arms of the Kingdom of France (Ancien).svg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1245 (1245-04-03)
en Poissy
Morto 5-an de oktobro 1285 (1285-10-05) (40-jara)
en Perpinjano
Mortokialo disenterio [#]
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Familio
Dinastio Kapetidoj [#]
Patro Ludoviko la 9-a [#]
Patrino Margareta de Provenco [#]
Gefratoj Blanche of France, Infanta of Castile • Margaret of France, Duchess of Braban • Blanche de France • Agnes of France, Duchess of Burgundy • Isabella of France, Queen of Navarre • John of France • Ludoviko de Francio • Robert • John Tristan, Count of Valois • Peter, Count of Perche and Alençon [#]
Edzino Izabela de AragonoMaria de Brabanto [#]
Idoj Louis of France • Filipo la 4-a • Karlo de Valois • Louis, Count of Évreux • Blanche of France, Duchess of Austria • Margaret of France [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Filipo la 3-a de Francio (n. la 30-an de aprilo 1245 en Poissy - m. la 5-an de oktobro 1285 en Perpignan), kromnomita Filipo la Maltima (franclingve Philippe III le Hardi) estis la reĝo de Francio ekde 1270 ĝis 1285. Filipo estis la deka reĝo de la rekta kapetida dinastio. Li estis la filo de la reĝo Ludoviko la 9-a (Sankta Ludoviko) kaj de Margareta de Provenco.

La princo Filipo estis duenaskita, kaj do principe ne devis reĝi : la oficiala heredanto li fariĝis nur kiam mortis lia plejaĝa frato, Ludoviko, en 1260. Li estis tiam dekkvinjara kaj ŝajnis multe malpli taŭga ol sia frato por fariĝi reĝo : li onidire montriĝis milda kaj timida.

Filipo partoprenis la okan krucmiliton kun sia patro, okaze de kio mortis Ludoviko la 9-a en Tunizo pro malsano. Filipo estis do proklamita kiel la nova reĝo Filipo la 3-a en Tunizo. Sian kromnomon li akiris ne pro forta personeco, sed pro sia kuraĝo dum bataloj.

Vidu ankaŭRedakti