Filippo Lippi (Prato, ĉirkaŭ 1457 – Florenco, Aprilo 1504), nomita Filippino Lippi por distingi lin disde lia patro Filippo Lippi, estis itala pentristo de la Quattrocento.

Filippino Lippi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1457 (1457-01-01)
en Prato
Morto 18-an de aprilo 1504 (1504-04-18) (47-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Loĝloko Prato
Ŝtataneco Italio
Familio
Patro Filippo Lippi
Patrino Lucrezia Buti
Infano Roberto di Filippo Lippi
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Disputation with Simon Magus and the Crucifixion of Peter
Apparition of the Virgin to St Bernard
Three Angels and Young Tobias
vdr

Filippino Lippi, post la morto de la patro, vizitadis en Florenco la metiejon de la fama pentristo Botticelli. Li laboris precipe en Florenco kaj en Romo kaj liaj pentraĵoj, kiel tiuj de lia patro, estas nuntempe en la plej gravaj muzeoj de la tuta mondo.

Kariero redakti

 
Apero de la Virgulino al Sankta Bernardo (1485–1487).
 
Alegorio de Muziko (ĉirkaŭ 1500), tempero sur panelo, 61 × 51 cm. Gemaldegalerie, Berlino, Germanio.

Liaj unuaj verkoj estis Madonoj kaj aliaj religiaj figuroj. Lippi kunlaboris kun Pietro Perugino, Domenico Ghirlandaio kaj Botticelli, en la freskoj de la vilao de Lorenzo de Mediĉo en Spedaletto. Probable ĉirkaŭ 1483-1484 oni konisiis lin fini la dekoracion de la Kapelo Brancacci en la preĝejo de Santa Maria del Carmine en Florenco, kies aŭtoro, Masaccio ne povis finkompletigi ĝin ĉar subite mortis en 1428. Tie Lippi pentris la Historiojn de Sankta Petro en la jenaj freskoj: Diskuto kun Simono Magiisto antaŭ Nerono, Resurekto de la filo de Teofilo, Enkarcerigo de Sankta Petro, Liberigo kaj Krucumo de Sankta Petro.

Lia laboro en la Sala degli Otto di Pratica, en la Palazzo Vecchio, startis la 20an de Februaro 1486, kaj aktuale tiu verko estas en la Galeria degli Uffizi. Dum tiuj jaroj, Piero di Francesco del Pugliese komisiis lin pentri la retablon kun la Apero de la Virgulino al Sankta Bernardo, en la aktualo en la Badia Fiorentina, Florenco. Nome kompono kun elementoj nerealaj, kun figuroj partikulare longaj, ĉirkaŭitaj fone per scenejo fantomeca de rokoj kaj trunkoj antropomorfaj.

En Aprilo 1487, Filippo Strozzi mendis al li la dekoracion de la familia kapelo en la Baziliko Santa Maria Novella per la Historioj de Sankta Johano Evangeliisto kaj Sankta Filipo. Li finis tiun laboron en 1503. En tiuj komponoj vidiĝas la politika kaj religia krizoj kiuj estis okazantaj en Florenco tiam: la kunfronto inter la kristaneco kaj la paganismo estis temo de polemiko en la Florenco de Girolamo Savonarola.

Bibliografio redakti

  • The Development of the Italian Schools of Painting, Volume 12, p. 371ff., Raimond van Marle, Hacker Art Books, New York 1970.
  • Paul George Konody, Filippino Lippi (George Newnes, Ltd., 1905).

Eksteraj ligiloj redakti