Filles du Calvaire (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo
Filles du Calvaire [fij dy kalvɛʁ] (esperante Filinoj de la Kalvario) estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas lime de la 3-a kaj 11-a arondismentoj de la franca ĉefurbo.
Filles du Calvaire | |||
---|---|---|---|
![]() Alirejo al stacio el Bulvardo du Temple, flanko de paraj numeroj
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 3-a kaj 11-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 51″ N, 2° 21′ 58″ O (mapo)48.864072493432.3661214113235Koordinatoj: 48° 51′ 51″ N, 2° 21′ 58″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 093 673 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 5-a de majo 1931 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 0812 | ||
Metro-linio | ![]() | ||
Pri la stacioRedakti
La nomo de la stacio estas omaĝo al la Filinoj de la Kalvario, aŭ kalvarianinoj, kiuj estis reformitaj benediktaj monaĥinoj. La monaĥinejo definitive fermiĝis dum la franca revolucio de 1789.
HistorioRedakti
La stacio malfermiĝis en 1931.
InterkonektojRedakti
- RATP 91 96
- N01 N02