Filma anonco

reklamo por longa filmo en formo de mallonga filmo, ofte montrata antaŭ alia (longa) filmo

Filma anonco, antaŭfilmo aŭ antaŭprezentaĵo, estas filmeto aŭ similaĵo kiu prezentas resumon de filmo,[1]​ de televidserio, de muzikvideo. Ĝenerale, tiuj filmetoj daŭras malpli ol tri minutojn, kaj eĉ foje nur tridek sekundojn aŭ eĉ malpli, kaj ĝenerale estas akompanataj per fonmuziko rilata al la enhavo de la filmo. En multaj anoncoj oni eĉ ne mencias tiujn kiuj aperas en la filmo, foje nur se ili estas tre konataj de la publiko aŭ pro ajna kialo allogaj.

Iam ili estis montritaj fine de projekciita longa filmo, kaj de tie la uzado de la anglalingva termino "trailer" (simila al termino remorko).[2]​ Tiu praktiko ne multe daŭris, ĉar la publiko tendencas forlasi la kinejon tuj post la fino de la filmo. La filmaj anoncoj nun estas montrataj antaŭ la ĉefa filmo. Poste ili estis montrita ankaŭ en la serioj de reklamaĵoj de televido kaj de kino, kaj al retejoj.

La anoncoj ne estas nur mallongaj resumoj, sed foje ankaŭ precizaj kopioj de scenoj de la filmo aŭ de la filmado. Tio utilas kiel orientilo por la publiko pri la enhavo de la verko, la filmostilo, la kunteksto kaj ĝenerale kiel reklamaĵo de la kinprodukto.

En la 2000-aj jaroj populariĝis intrigaj kampanjoj, per kiuj kelkaj filmoj estis anoncitaj kun longaj anticipoj de monatoj aŭ eĉ de jaroj antaŭ la premiero, ekzemple por sekvaĵoj de famaj filmoj aŭ epizodoj de popularaj filmoserioj kaj sagaoj. La apero de Interreto kaj de la novaj ciferecaj teĥnologioj transformis tiun reklamformon ŝanĝante speciale la formaton kaj la manieron, per kiu la konsumanto venas al la konsumo (kiel, kiam, kie ktp).[3]Jutubo ekzemple estas nuntempe granda ujo de filmanoncoj. Alia nova tendenco estas la komisio al grandaj bonkvalitaj famaj reĝisoroj de la farado de filmanoncoj sendepende de la propra filmado mem.

NotojRedakti

  1. Difino de trailer en WordReference
  2. Gfactor (6s de novembro 2007). The Straight Dope, eld. «Why are they called "trailers" if they're shown before the movie?». Arkivita el la originalo en la 20a de julio 2008. Konsultita la 22an de decembro 2012.
  3. Transformaciones comunicativas en el consumo del trailer cinematográfico en internet Arkivita la 29an de aŭgusto 2013 en la Wayback Machine.

Eksteraj ligilojRedakti