Super 8mm estas filmformato kreita dum la 1960-oj de Kodak por amatora kinado. Ĝi estas variado de filmo 8mm, pakita en plastika skatolo por facila ŝarĝado al la kamerao. Ŝarĝo de 16 metroj daŭras proksimume 3 minutojn je 18 kps. Kolora filmo havis tungstenan kolortempuraturon (3200K), pro ke ĉiu super-8 kamerao havu oranĝan filtron por filmado sub la peza sunlumo sen ĝeni filmado sub malpli fortaj lumiloj endomaj.

Uzado de Super-8mm de amatoroj estas preskaŭ tute anstataŭigita de video, sed ĝin ankoraŭ uzas kinistoj celante la aspekton de malnovaj "hejmfilmoj", aŭ por doni certan stilon.