Filo de Dio
religia titolo de monarko, mesio, diaĵo, aŭ dio
Filo de Dio estas titolo donita de kristanoj al Jesuo Kristo. Laŭ kristana tradicio, kaj la Nova Testamento, la Eternulo mem gravedigis Marion, patrino de Jesuo, sekve li estis filo de Dio. Oni nomas ankaŭ "filo de Dio" ĉiujn kristanojn, kiuj partoprenas en fileco de Dio per Jesuo, laŭ tiu vidpunkto, kristanoj estas "adoptaj" filoj de Dio. Estas doktrino (adoptismo), kiu diras ke Jesuo ankaŭ ne estas "natura" filo de Dio, sed nur adopta kiel aliaj kristanoj, sed li estus "ununaskita", aŭ pli bone "unuadoptita", filo de Dio.
Nekristanaj tradicioj
redaktiLa ideo de filieco de dio tamen ne estas ekskluzive juda-kristana! Jen kelkaj aliaj ekzemploj:
- En malnovorientaj imperioj ekde 2000 a.K. ofte reganto kromnomiĝis Filo de Dio.
- En Egiptujo oni nomis la faraonon filo de Amon-Reo.
- Dum helenismo Aleksandro la Granda adoritis kiel filo de Zeŭso. Tiun titolon transprenis la seleŭkidoj.
- Post morto kaj apoteozo (diigo) de Julio Cezaro imperiestro Aŭgusto ekde 27 a.K. igis la homojn nomi lin Filo de Dio (greke: theoú hyiós) kaj Dio el Dio (theós ek theoú).
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Martin Hengel: Studien zur Christologie, Kleine Schriften vol. 4, eldonis Claus-Jürgen Thornton, WUNT 201, Tübingen 2006, p. 74–145.
- Klaus Koch: Der König als Sohn Gottes in Ägypten und Israel, in: Eckart Otto / Erich Zenger (eld.): "Mein Sohn bist du" (Ps 2,7), Studien zu den Königspsalmen, Verlag Katholisches Bibelwerk, Stuttgart 2002, p. 1-32.
- Peter Müller: Sohn und Sohn Gottes: Übergänge zwischen Metapher und Titel : Verbindungslinien zwischen Metaphorik und Titelchristologie am Beispiel des Sohnestitels, en: Jörg Frey (eld.): Metaphorik und Christologie, Theologische Bibliothek Töpelmann 120, De Gruyter, Berlin u.a. 2003, p. 75-92.
- Ulrich B. Müller: "Sohn Gottes" - ein messianischer Hoheitstitel Jesu, en: Zeitschrift für die neutestamentliche Wissenschaft und die Kunde der älteren Kirche 87 (1996), p. 1-32.