Filozofia doktrino de Tomaso de Akvino

La Filozofia doktrino de Tomaso de Akvino interesas kaj kristanojn kaj la historion de la filozofio. Tomaso, amplekse analizas kaj detale respondas al la sekvaj problemoj:

  1. La vero estas konebla
  2. Esto, ekzisto, kreo kaj Dio
  3. La kredakto postulas racian fundamenton por ne esti fideismo
  4. La feliĉo koincidas kun la bono de la homo
  5. La politiko.

(Premiso: Ĉu eblas kristana filozofio? Temas pri moderna diskuto (vidu: Étienne Gilson). Laŭ diversaj kristanaj elstaruloj “kristana filozofio” estas kontraŭdira nocio ĉar kristanismo estas dia revelacio dum filozofio estas kreaĵo de la racio; laŭ aliaj, inter kiuj Étienne Gilson, estas la specifaj temoj kiuj karakterizas filozofion: kristanismo vekis specifajn temojn en la filozofio kiu ilin ne plu povas forgesi: tio faras apartan filozofion! Tomaso estas ankaŭ teologo, en kiu tamen uzas ankaŭ konceptojn proprajn de la filozofio, ĉiam tamen distingante, metode kaj principe, la unujn de la aliaj).

Esto, ekzisto, kreo kaj Dio redakti

Sintezo de la ekscelenca repertuaro de fundamentaj nocioj per kiuj Tomaso koncepte malfermas la pordojn de la realo kaj parolas filozofie pri Dio, povas esti:

Kio signifas ekzisti? Kio estas la esto? Kial ĉeestas la aĵaro anstataŭ nenio? Kiu la kaŭzo de la universo? Ekzistas Dio? Al tiuj kaj al aliaj demandoj respondas la ontologio de Tomaso de Akvino, kiu liveras gravan repertuaron de konceptoj por kompreni la realon, specon de ŝlosilaro por malfermi pri ĝi koncepte la pordojn. La ontologio estas (simpligante) tiu ero de la filozofio kiu esploras pri la esto (greke “on”) de io, pri la naturo de io (nome provas respondi al la demando: “kio estas tio”?), pri ties ebleco-malebleco ekzisti kaj pri problemoj same kiel tiuj ĵus menciitaj.

Jen iuj fundamentaj nocioj bazoj de lia filozofio:

  1. Ento. Aĵo havanta iun ajn formon de ekzisto difiniĝas en filozofio per la termino “ento”. Nun, laŭ Tomaso, ekzistas du fundamentaj tipoj de “ento”:

- ento reala (arbo reale ekzistanta, hejmo efektive ekzistanta ktp); - ento mensa-ideala, nome kiu ajn ento) kiu ekzistas en la menso (ekzemple la ideo de hejmo estas mensa ento, same kiel la ideo de hipokrifo kaj de kimero).

Tiel, al la demando “kion signifas ekzisti?, oni povas respondi ke ekzisti signifas havi kelkan konsiston, ĝuste realan aŭ mensan.

Ento poste povas esto:

  1. ebla, se eblas ke ĝi ekzistas (la hejmo, ekzemple);
  2. neebla, se ĝi ne povas ekzisti (kvadrata cirklo) ĉar absurda, kontraŭdiraj.

En la ontologio de tiu filozofo multe gravas noti la distingon inter “esto kaj esenco:

  1. esto estas tio kio igas ĝuste esti ento ebla, respondas al la demando “ĉu ekzistas?”;
  2. - esenco estas la naturo de iu ento, repsondas al la demando: “kio estas?”, ĝi estas tio kio igas ento esti (ekzemple) hejmo kaj ne arbo.

Kio estas la esto? Sub la lumo de tiu distingo, Tomaso respondas al alia de la demandoj el kiuj oni startis, precize al la demando “kio estas la esto?”, enkodukante koncepton pri la esto decide novigan (kaj, tamen, ne komprenitan kaj ignoratan laŭ longa tempo, ankaŭ de ne malmultaj tomistoj, ĝis al la dudekjarcenta remalkovro far, precipe, de Étienne Gilson kaj Kornelio Fabro, tiu pro kiu la esto estas akto (“esse ut actus actus esendi). Por kompreni tiun nocion necesas ĝin kunligi al la paro de konceptoj kiu Tomaso reprenas el Aristotelo, tiu de akto kaj potenco:

  1. pasiva potenco estas la kapablo-ebleco suferi (pro tio estas dirata “pasiva”) transformon, ricevi aktualigon far alia ento;
  2. akto estas la rezulto de la disvolvo, de la esprimo, de la aktualigo de pasiva potenco (la statuo estas la akto de la marmora bloko skulptita de la skulptisto).
  3. potenco aktiva estas la kapablo, posedita de ento en si mem, agadi (jen la motivo pro kiu ĝi estas dirata aktiva, realigi ion.

Kiu estas la kaŭzo de la universo? Subtenita de la forto de tiuj konceptoj, Tomaso alfrontas alian de la komencaj demandoj: “kiu estas la kaŭzo de la universo?” Por respondi li disvolvas siajn famegajn kvin vojojn: kvin rezonadoj, kvin filozofiaj pruvoj por montri la ekziston de Dio, kiu emerĝas kiel la Unua kaŭzo de la tuta universo, de ĉio kio ekzistas.

Kial estas la aĵoj anstataŭ ol nenio? Ĉar Dio transcendas la mondon kaj senmaterias. Se Dio koincidus kun la mondo, li estus kuntrenita en la “fariĝo kaj ŝanĝiĝo propra de la mondo kaj materio, en li estus eventoj kiuj okazas en la mondo… li estus io de la tempo, io bezonanta perfektiĝon!

Kial Dio kreas la mondon kaj la homon? Ĉar Dio estas ĉiam perfekta, nome nebezonanta de io ajn por esti si mem, se la mondo estas ĝi estas alestigita de la libera volo kaj amo de Dio! Kaj krome, la kreaĵo ne estas akto kiu komenciĝas kaj finiĝas, sed rilato inter Dio kaj la mondo pro kiu la mondo eniras ekziston kaj daŭrigas en la ekzisto. Do la dia kreo estas ago daŭra!

Feliĉo kaj bono por la homo redakti

La homo deziras la feliĉon. Sed ĝi realiĝas alirante al la esto perfekto kiu ne estas la homo mem: la multaj limoj suferataj de la homo pruvas ke mem ne estas:

  1. celo de si mem. “Se la homo estus la lasta celo de si mem, tiam la konsidero kaj la disciplino de liaj agoj kaj pasioj povus esti lia feliĉo…”; sed tiel ne estas (Somma teologica I-II, q.3, a. 5, ad 3);
  2. la emo al feliĉo postulas ke la bono posedata (aŭ aspirata) estus el si mem neperdebla. Tio realiĝas nur per la revelaciata amo de Dio al la homo. Ĉiuj teraj bonaĵoj forlasas la homon!
  3. tamen la homo ne kapablas atingi la daŭran kompletan feliĉon. Ne sufiĉas la fideleco al moralo, kaj malpli la forlasiĝo al morala malobservo, ĉar la bono promesita estas supernatura kaj, do, postulas la dian intervenon-helpon. Tio videblas en la precepto de la amo al ĉiuj, ankaŭ al la malamiko ĉar kreita laŭbilde de Dio kaj elaĉetita de Kristo kaj estonta (espereble) ĉiela kuncivitano. La tera feliĉo estas momenta kaj ĉiam ne certas. La kompleta, se li volas, estas atingebla nur enla transvivo.

Politiko redakti

Ankaŭ en la historio de la politika penso Sankta Tomaso lasis neforigeblan stampon, sukcesante unuigi Aristotelon kaj la tradicion kristanan.

Li komentis, preskaŭ unua en Okcidento, la Politikon de Aristotelo. Liaj pozicioj ne limiĝas al la historio sed etendiĝas al la arto kaj problemo en si mem. Ili estas:

  1. La povo. Oni estas kutimiĝinta juĝi la politikon kiel necesan malbonon. Laŭ Sankta Tomaso, male, politiko estas okupo inda kaj necesa por la homo kaj volita de Dio, por helpi poe ke la homo atingu sian celon, nome perfektigu la bezonojn de sia naturo, kaj realigu la komunan bonon, alvenu al sia eterna savo. La politika povo neniam estu pura ekzercado de forto, sed estu ĉiam ligita al la aŭtoritato, kiu estas la kapablo, de la reganto, eltrovi dispoziciojn taŭgajn al la pliigo de la ordo jam kreita de la homo kaj de Dio. Do politiko estas arto volita de Dio.
  2. Celo de la politiko estas komuna bono, nome tiu realiĝo de la ordo kiu permesas al la homoj kune vivi laŭmaniere ke ĉiu evoluigu sian homecon. Ĉe la bazo de tiu teorio kuŝas la metafizika tezo laŭ kiu la realo estas ordigita, ke la homoj estas parto de ordo en kiu ili povas interveni per siaj aktivecoj, ĝin perfektigante aŭ misperfektigante, tiu metafizika tezo ne estas ricevita de Tomaso senfundamente sed ĝin li malkaŝas el la kontrolo de la realo.
  3. Respekto de la institucioj estas, laŭ Tomaso, postulata de Dio mem: al la aŭtoritato oni devas obei, ankaŭ se nekristana, ankaŭ se altrudas leĝojn malplaĉajn al unuopuloj. La nura deviga karakterizo de la leĝo estas ke ĝi ne kontraŭu la dian leĝon kaj la komunan bonon.

La komuna bono estas celo de la ŝtato ĉar ĝi devas obei al la civitanoj. El tiuj devoj fontas la principoj de solidareco kaj subsidiareco (se uzi modernan terminologion) ĉar la ŝtato rajtas anstataŭi la civitanojn nur kiam tiuj ĉi ne kapablas realigi siajn bezonojn.

Filozofiaj verkoj redakti

Kvankam en la tomasaj verkoj fondiĝas filozofio kaj teologio, la du sciencoj procedas nur per sia scienca metodo sendepende unu de la alia. Lia konataj verkoj estas:

  • Summa Theologiae Sumo de teologio
  • Summa Contra Gentiles
  • Pange lingua gloriosi corporis mysterium (kompilita por festi la ĵus enirigitan feston de la Kristokorpa Festo.

Bibliografio redakti

  • Antonio Livi, Vera e falsa teologia. Come distinguere l'autentica "scienza della fede".

Li verkis Pagina 37 • Antonio Livi, Tommaso d’Aquino. Il futuro del pensiero cristiano, Mondadori, 1997.

  • Antonio Livi, La ricerca della verità. Dal senso comune alla dialettica, Leonardo da Vinci, 2005.

• Roberto Di Ceglie, Tommaso D’Aquino: religione e vita civile, Saggio sulla fecondità politica del cristianesimo, Lateran University Press, 2009. • Danilo Castellano, La Verità della politica, Edizioni scientifiche italiane, 2002. • G. Samek Ludovici, L’ultima prova di san Tommaso, Il Timone, 16 (2001); www.iltimone.org

Vidu ankaŭ redakti