Filozofo je lamplumo

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

Filozofo je lamplumo (angle: A Philosopher by lamplight) (ankaŭ konata kiel Ermito studanta anatomion) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby. Oni ne scias kiam Wright pentris la bildon, sed ĝi estis unue ekspoziciita en 1769 en Londono de la Societo de Artistoj. Ĝi estis unu el la plej fruaj el la multaj lamplumaj aŭ kandellumaj pentraĵoj kaj portretoj pro kiuj Wright famiĝis.

Filozofo je lamplumo, Joseph Wright of Derby, (1769), oleo sur kanvaso, 1582x1029 mm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo redakti

Ĉi tiu bildo estis priskribita en la katalogo de la vendo de 1801 kiel akompananto de Alĥemiisto malkovranta fosforon. Ĉiu el ili havas ĉefan figuron en la antaŭo kaj du malĉefajn malantaŭe, ambaŭ estas dumnoktaj scenoj kaj montras maljunulojn okupitaj en scienca priserĉo.[1]

La pentraĵo montras maljunulon konsiderata kiel filozofon aŭ pilgrimanton, ekzamenanta aron da homaj ostoj en lamp-lumigita kaverno. Du malpli grandaj viroj, aŭ knaboj, vestitaj kiel prilgrimantoj (tiel identigitaj per Jakobaj konkoj sur iliaj ĉapeloj: la emblemo de S-ta Jakobo) ŝajnas alproksimiĝi al li. La dimensio de tiuj figuroj estas iom malpli granda ol la ĉefa karaktero en la pentraĵo. Ekster la kaverno la malluma pejzaĝo estas lumigita de lunlumo trarompanta la nubojn. Konkoj estis la signo de pilgrimantoj sed ili estis ankaŭ la emblemo de Darwin familio kiu enhavis Erasmus Darwin kiu estis gvida membro de la Luna Societo kaj Filozofia Societo de Derby kiuj ligis ŝlosilajn homojn en la Jarcento de la Lumoj.

 
Demokrito en meditado fare de Salvator Rosa

Fakuloj opinias ke ĉi tiu pentraĵo estis bazita laŭ Demokrito en meditado de Salvator Rosa. Amiko de Wright, John Hamilton Mortimer estis disĉiplo de Rosa, tial eblas ke Wright vidis la verkon de Rosa aŭ gravuraĵon de ĝi.[2] Demokrito estis helena filozofo memorita pro lia amuziĝo pri frenezeco de la homaro.

Kvankam la subtitolo de la pentraĵo estas Ermito studanta anatomion (angle: A Hermit Studying Anatomy), lia sinteno al ostoj kiujn li tenas ne sugestas apartan seriozan esploron. Li estas ĉirkaŭata de la simboloj de la efemera naturo de homa kondiĉo kiuj inkluzivas la skeleton, lampon kiu forbruligos sian tutan oleon, la lunon kiu devas renaskiĝi post ĉiu kvara semajno kaj sablohorloĝon. La luno estis ankaŭ la simbolo de la Luna Societo kun kiu Wright estis forte asociita kvankam li neniam fariĝis membro.

La priokupo de la filozofo kaj trepidado de la du pilgrimantoj povus esti respegulo de priprenso pri la nova scienca kompreno kaj la Jarcento de la Lumoj en kiu Wright vivis.[3]

Referencoj redakti

  1. Nicolson, Benedict; Mellon, Paul. (1968) Joseph Wright of Derby: Painter of light, Volume 1. Taylor & Francis.
  2. Art treasure - A Hermit. Arkivita el la originalo je 2011-04-25. Alirita 2011-06-20.
  3. Joseph Wright of Derby - A Philosopher by Lamp Light.

Eksteraj ligiloj redakti