La finaĵbezonaj elementoj estas ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta signeto, kiu indikas, ke ili ne povas uziĝi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finaĵbezonaj elementoj havas la plian indikon "prefikso" aŭ "sufikso". Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.

La memstaraj elementoj estas tiuj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finaĵo (Vd vorteton). Ili aperas en la listo sen posta signeto, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.

La finaĵoj estas la elementoj, kiuj servas por fari vortojn el radikoj, kaj por plu modifi vortojn sintakse. La finaĵoj plu disklasiĝas laŭ tio, ĉu ili povas transformi radikon en vorton, aŭ nur plunuancas vorton (primitivan aŭ kunmetitan) sintakse :

La finaĵoj ĝenerale aperas en la listoj kun antaŭa dividostreko (-A, -E, -O...)

Vidu ankaŭ redakti