Finnlanda Centro

politika partio en Finnlando

Finnlanda Centro (en la finna: Suomen Keskusta, en la sveda Centern i Finland) estas centrisma politika partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1906 sub nomo Agrara ligo. En 1965 la partio akceptis novan nomon Centra partio kaj en 1988 Finnlanda Centro.

Keskusta stall Jyvaskyla.JPG

La prezidanto de la partio estas Annika Saarikko.

En parlamentaj elektoj de 2003 Finnlanda Centro fariĝis la plej granda partio. Centra partio ricevas plejparton el ĝia subteno el kamparano kaj el malgrandaj urboj. En Norda Finnlando ĝi ricevas ĉirkaŭ 40-50% el voĉoj en plej multaj provincoj, sed en Helsinki kaj aliaj grandaj urboj ĝia subteno neniam superis 10%.

Seĝoj (el entute 200) gajnitaj de Agrara ligo / Centra partio en parlamentaj elektoj

1945 1948 1951 1954 1958 1962 1966 1970 1972 1975 1979 1983 1987 1991 1995 1999 2003
49 56 51 53 48 53 49 36 35 39 36 38 40 55 44 48 55

Eksteraj ligilojRedakti