Fiona Shaw
Fiona SHAW (naskiĝinta la 10-an de julio 1958 en graflando Cork, do nun 64-jara) estas irlanda aktorino. Plej grandan famon ŝi gajnis en la filma rolo de Petunia Dursley, amariĝinta kaj malafabla onklino de Harry Potter en la samnomaj romanoj kaj filmoj de J. K. Rowling. Krome ŝi konatas en Britio inter alie pro ŝia aktorado de la roloj de Marnie Stonebrook en la kvara sezono de la televida serio True Blood (2011, dissendata per la kanalo Home Box Office), kaj Carolyn Martens en la televida serio Killing Eve (ekde 2018, dissendata per la kanalo BBC).
Fiona Shaw | |||||
---|---|---|---|---|---|
Booker Prize judge | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Fiona Shaw | |||||
Naskiĝo | 10-an de julio 1958 (64-jara) en Graflando Cork | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Irlando • Anglio [#] | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto • University College Cork [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • ludisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1983– [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||