Fiorituro estas la ĉirkaŭludado de melodio je arta kantado (ankaŭ en la instrumenta muziko ĉi tiu nocio estas kutima). La nocio "Canto fiorito" signifas laŭvorte "ornamita kantado" kaj devenas el la epoko de la kastritaj kantistoj. Malvaste parenca kun tiu estas la koloraturoj, kiuj tamen kutime etendiĝas trans pluraj taktoj kaj pro arpeĝoj kaj sekvencoj havas ege pli grandan tonamplekson.