Fiziognomiko

interpreto de personeco de homo per ŝ/lia ekstera aspekto
(Alidirektita el Fiziognomio)

Fiziognomiko (de la greka φύσις “physis”, naturo, kaj γνώμη, “gnome”, juĝi aŭ interpreto) alternative nomita ankaŭ vizaĝlegado, estas pseŭdoscienco bazita sur la ideo ke per la studo de la ekstera aspekto de persono, ĉefe de ties vizaĝo, oni povas ekkoni la karakteron aŭ personecon de tiu, aŭ eĉ diveni ties estontecon (en kies okzazo estas preferinde uzi la nomon metoposkopio, nome arto koni la estontecon de la personoj pere de la fruntaj faltoj).[1]

Tipa bildo por fiziognomiko el libro de la 19a jarcento (maldekstre "malespero", dekstre "kolero kun timo").

Simila vorto estas fizionomio, kies signifo (tute aparta) estas “tuto de la vizaĝaj trajtoj kun ilia esprimo”, karakteriza ekstera aspekto de vivuloj[2] aŭ pli ĝenerale, “karakteriza aspekto de iu afero”[3].

En geobotaniko la termino fiziognomiko estas uzata por refereci al la vida aspekto kiun are montras difinita vegetala formaĵo.

Fakuloj redakti

Notoj redakti

  1. Varianto de metoposkopio estas la metoskopio, nome arto diveni la karakteron eĉ la estontecon pere de la situo kaj grando de la belgrajno sur la vizaĝo aŭ en la cetero de la korpo.
  2. Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto, p. 8, Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo, la 15-an de aprilo 2011
  3. NPIV [1] Alirita la 2an de Novembro 2018.

Bibliografio redakti

  • Julio Caro Baroja, Historia de la fisiognómica: el rostro y el carácter. Madrid: Ediciones AKAL, 1988.
  • María Belén Altuna Lisazo, Una historia moral del rostro, Valencia: Pre-Textos, 2010.
  • María Belén Altuna Lisazo, “Historia de la Fisiognomía. Interrogantes éticos y antropológicos de una pseudociencia”, en Historia, Antropología y Fuentes orales, nº 40, 2008.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Adamancio (Ἀδαμάντιος): Tratado de fisiognomía (Φυσιογνωμονικὰ), parte kopio de la traktato de Polemono (Πολέμων, s. II o III).