Fjodor Aleksejeviĉ

Fjodor Aleksejeviĉ (ruse Фёдор Алексеевич) aŭ Teodoro la 3-a estis la tria reprezentanto de monarka dinastio Romanov sur la rusia trono. Li naskiĝis la 9-an de junio 1661 kaj mortis la 7-an de majo 1682 travivinte nur 21 jarojn.

Fjodor Aleksejeviĉ
Persona informo
Фёдор III Алексеевич
Naskiĝo 9-an de junio 1661 (1661-06-09)
en Moskvo
Morto 7-an de majo 1682 (1682-05-07) (20-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Aleksej Miĥajloviĉ vd
Patrino Maria Miloslavskaya vd
Gefratoj Petro la Granda • Maria Alekseyevna of Russia • Marfa Alekseyevna of Russia • Sofia Aleksejevna • Tsarevna Yevdokia Alekseyevna of Russia • Catherine Alekseyevna of Russia • Feodosia Alekseyevna of Russia • Natalja Aleksejevna Romanova • Ivano la 5-a • Tsarevich Alexei Alexeyevich of Russia • Tsarevich Dmitry Alexeyevich of Russia • Tsarevich Simeon Alexeyevich of Russia vd
Edz(in)o Agafya Grushetskaya • Marfa Apraksina vd
Infanoj Ilya Feodorovich Romanov vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva en Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fjodor Aleksejeviĉ - caro de Rusio

Origino redakti

Liaj gepatroj estis caro Aleksej Miĥajloviĉ kaj carino Maria Iljiniĉna (naskita Miloslavskaja). Lia patro heredigis la rusian tronon al li la 1-an de septembro 1674, antaŭ unu jaro ĝis sia morto okazinta la 29-an de januaro 1676. Krom ceterajn gefilojn lia patrino ankaŭ naskis fraton Ivanon, kiu poste iĝis caro de Rusio dum 1682-1696 kune kun Petro la 1-a. Lin oni konas kiel Ivano la 5-a.

Infaneco redakti

Infanece lia edukisto estis monako Simeono veninta Moskvon elokcidente. Tial lia influo iĝis tre videbla dum kelkaj jaroj. Al la carido plaĉis ĉio pola. Li scipovis la polan kaj la latinan lingvojn. Li ŝatis muzikon kaj kantadon.

Lia sano redakti

Bedaŭrinde ĉiuj elvivintaj gefiloj de gecaroj Aleksio la 1-a kaj Maria Miloslavskaja havis ne sufiĉe bonan sanon kaj mortis ankoraŭ junaj. Aleksio Aleksejeviĉ pliaĝa frato estis heredinto de la rusia trono, sed mortis neatinginte eĉ 16 jarojn. Caro Ivano la 5-a mortis, kiam li estis 30 jara.

Teodoro la 3-a deinfanece suferis pro paralizo kaj skorbuto.

Reĝado redakti

Mallonga (4 jarojn) reĝado de Teodoro la 3-a estis dum 1676-1682 kaj restigis en kronikoj kelkajn rimarkindajn eventojn kaj reformojn.

  • Unue en Rusio en 1678 oni efektivigis la popolnombradon;
  • En 1679 oni pliigis pokortan rektan imposton, kiu grave premis la popolon;
  • Estis daŭrigita ŝanĝado de armea strukturo, kiu similiĝis al la okcidenteŭropa modelo;
  • En 1676-1671 estis milito de Rusio kontraŭ kuna armeo de Otomana imperio kaj ĝia aliancano Krimea ĥanlando;
  • Laŭ ukazo de la caro oni establis Zaikonospaskij lernejon en Moskvo;
  • Daŭris reprezalioj kontraŭ malnovritanoj. Estis forbruligita episkopo Avakumo kune kun liaj adeptoj.

Privata vivo redakti

 
ikonostazo de Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo

La unua edzino de Teodoro la 3-a estis pola nobelino Agafia Gruŝeckaja, al kiu li edziĝis en 1680. Ties malfeliĉa bebo naskita la 11-an de julio 1681 vivis nur dek tagojn kaj mortis la 21-an de julio. Samtempe mortis Agafia.

La dua edzino nomiĝis Marta Matvejevna Apraksina, al kiu li edziĝis antaŭ sia morto. La geedzoj ne havis idojn. La caro mortis la 7-an de majo 1682 kaj sukcesis heredigi neniun.

Lin oni entombigis en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Eksteraj ligiloj redakti