Flóra Martos
Flóra Martos [martoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martos Flóra estis hungara kemiisto, komunisto. Ŝia origina familia nomo estis Mandl ĝis 1916.
Flóra Martos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mandl Flóra |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1897 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de decembro 1938 (41-jaraĝa) en Prago |
Mortokialo | malsano |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • politika aktivisto |
Flóra Mandl[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de decembro 1938 en Prago.
Biografio redakti
Flóra Mandl devenis el juda familio. Ŝi volis fariĝi kuracisto, sed ŝia familio ne povis pagi la necesajn elspezojn. Ŝi eklaboris, kiel helpisto en kliniko pri radiologio. En 1918 ŝi aliĝis al la socialdemokratoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi laboris por la infanamika movado. Post falo de la respubliko ŝi subtenis la arestitojn, ĉefe en Zalaegerszeg. Martos akiris kemian diplomon kaj ŝi eklaboris en nafta laboratorio apud Budapeŝto. En 1927 ŝi aliĝis al la kontraŭleĝa komunista partio kaj ŝi estis ĉefo de ties "Ruĝa Helpo". Ŝi estis arestita en la 1930-aj jaroj dufoje, kie ŝi malsaniĝis. Martos mortis en sanatorio en Prago.