Flühli
Flühli estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Flühli | |
---|---|
Flazono de Fühli | |
Flühli | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Entlebuch |
Koordinatoj | 46° 53′ 0″ N 8° 1′ 0″ O / 46.88333 °N, 8.01667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 8° 1′ 0″ O / 46.88333 °N, 8.01667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1922 |
Areo | 108,24 km² |
Alteco | 884 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6173-6174 |
Komunumkodo | 1004 |
Situa mapo de Flühli | |
Geografio
redaktiFlühli situas en la Svisaj Antaŭalpoj kaj estas kun tereno de 108,24 km² laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Lucerno. Sur ĝia teritorio situas du marĉaj regionoj de nacia signifo, nome Sörenberg kaj Glaubenberg. La komunumo estas parto de la UNESKO-biosfero Entlebuch. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivero Waldemme, fontrivero de la Eta Emme.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Flühli limas en nordo al Schüpfheim kaj Hasle, en oriento al Giswil kaj Sarno (ambaŭ en Kantono Obvaldo), en sudo al Schwanden ĉe Brienz, Brienz kaj Oberried ĉe la Lago de Brienz (ĉiuj tri en Kantono Berno), kaj en okcidento al Habkern (BE), Escholzmatt-Marbach.
Trafiko
redaktiLa komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La du vilaĝoj de la komunumo estas konektitaj per poŝtaŭtolinio al Schüpfheim kun la publika trafikreto. De Flühli trans Sörenberg kondukas montpasejo tra la Glaubenbielen-Pasejo al Giswil en Kantono Obvaldo. Dum la someraj monatoj tra la pasejo kondukas poŝtaŭtolinio al Giswil.
Historio
redaktiLa vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg supozeble nur ekde la 17-a jarcento estas tutjare loĝataj.
Historie menciita esta Batalo ĉe Sörenberg en la jaro 1380, kiam obvaldanoj kaj entlebuĥanoj luktis pri la paŝtejrajtoj. La entlebuĥanoj sub la gvido de la vokto Peter von Thorberg defendis siajn interesojn. La mencio pri la batolo estis samtempe la unua historia mencio de Sörenberg.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Flühli
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo[rompita ligilo]
- Flühli en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Flühli – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)