La Nacia Flago de Kanado, ankaŭ nomita angle la Maple Leaf (la Acerfolio) kaj france l'Unifolié (la Unufolia), estas ruĝa flago kun blanka kvadrato encentre, kiu montras desegnitan 11-punktan ruĝan acerfolion. Kiam ĝi ekuziĝis en 1965, estis la unua fojo, ke nacia flago oficiale anstataŭis la Unian Flagon (de Britujo). La Kanada Ruĝa Standardo (la eksflago de Kanado) ankaŭ neoficiale uziĝas ekde la 1890-aj jaroj, kaj estis aprobita de leĝo en 1945 por uziĝi "tie ajn, kie loko kaj okazo dezirigas onin montri distingitan Kanadan flagon." En 1964, Ĉefministro Lester B. Pearson nomumis komitaton por solvi la demandon, kreante gravan debaton pri la flagŝanĝo. El tri ebloj, oni elektis la desegnaĵon de acerfolio de George F. G. Stanley. La flago unue aperis je la 15-a de februaro, 1965; oni nun ĉiujare festas tiun daton, kaj ĝi nomiĝas la Tago de la nacia flago de Kanado.

La Nacia Flago de Kanado

Oni kreis aliajn flagojn por la uzo de kanadaj oficistoj, registaraĵoj, kaj militistaroj. La plimulto da tiuj flagoj enhavas la acerfolion (aŭ variaĵon de ĝi). La Unia Flago ankaŭ estas oficiala flago en Kanado, uzita kiel simbolo de la kanada membreco en la Komunumo de Nacioj. La Unia Flago estas konsistaĵo de aliaj kanadaj flagoj, kiel la provincaj flagoj de Manitobo kaj Ontario.