Flago de Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko

La flago de la Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita en 1953.

Ĝi konsistis el ruĝa flago, kun la simbolo de la rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo en la supra kantono kaj malsupre de du strioj, blua sur verda.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, kaj la latinaj karakteroj Karjalais-Suomalainen SNT (Karjalais-Suomalainen Sosialistinen Neuvostotasavalta) kun (Карело-Финская Советская Социалистическая Республика) sub ili en ora koloro.

Propono de 1947 sur la sama dizajno kiel la flago adoptiĝis en 1953 krom kun la mallongigoj K.- s . S.N.T. kaj К.-Ф.С.С.Р. en oro sub la martelo kaj rikoltilo. La propono ankaŭ havis vicon de nigraj stiligitaj arboj sur la blua linio kiu igis ĝin elstari inter SSR-flagoj.