Flago de Niĝerio

ŝtata flago

La nacia flago de Niĝerio estis dizajnita en 1959 kaj unuafoje oficiale hisita la 1-an de oktobro1960. La verdaj strioj reprezentas la arbarojn kaj riĉan naturon de Niĝerio dum la blanka strio reprezentas pacon.

1:2.

La nacia flago estas adaptado de la akceptita flago dum konkurso aranĝita en 1959. La originala havis ruĝan sunon ĉe la pinto de la blanka strio. Tio estis forigita de la juĝistoj kaj la flago ne estis ŝanĝita poste. Kiel aliaj landoj, Niĝerio havas specialajn flagojn por civila uzado kaj marameaj ŝipoj. Ankaŭ kelkaj el ĝiaj teritoriaj ŝtatoj havas flagon. La dizajnisto de la nacia flago estis studento, Michael Taiwo Akinkunmi.

Vidu ankaŭ redakti