Flago de Norvegio
publikigita versio estis patrolita je 23 maj. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 23 maj. 2021.
La nacia flago de Norvegio estas ruĝa kun blua skandinava kruco skizita en blanka koloro kiu etendiĝas al la randoj de la flago. La vertikala parto de la kruco estas translokita al la his-flanko en la stilo de Dannebrog, la flago de Danio. La kruco simbolas kristanismon. La proporcioj de la nacia flago estas 22:16.
La elekto de la skandinava kruco estis klare bazita sur la tradicio establita de la aliaj nordiaj landoj, Danio kaj Svedio. La ruĝa kaj blua koloroj ankaŭ eksplicite rilatas al tiuj du landoj, iamaj kaj nunaj partneroj.
La flago ankaŭ validas en la eksteraj teritorioj Svalbardo kaj Janmajeno.