La flago uzata de la Respubliko Nord-Osetio—Alanio (osete: Цӕгат Ирыстон — Алани тырыса) kaj la Respubliko Sud-Osetio (osete: Хуссар Ирыстоны тырыса) estas flago de tri egalaj horizontalaj strio, desupre malsupren blanka, ruĝa, kaj flava. Oni diras, ke la flago reprezentas la socian strukturon de antikva oseta socio, kiu dividiĝis en tri sociajn grupojn: la milita aristokrataro, la pastraro, kaj ordinaraj homoj. La koloroj estas simboloj de morala pureco (blanka), militema kuraĝo (ruĝa), kaj riĉeco kaj prospereco (flava). La proporcio de ambaŭ flagoj estas 1:2.[1]

Flago de Nord-Osetio—Alanio
Flago de Sud-Osetio

La sud-osetia konstitucio de la 26-a de novembro 1990 preskribas la flagon, kaj la Reguligo de la Nacia Flago la 30-an de marto 1992 konfirmis ĝin[2]. La flago de Nord-Osetio—Alanio enleĝiĝis la 2-an de oktobro 1991, sed en decembro la meza strio ŝanĝiĝis al purpura koloro, kaj reŝanĝiĝis al ruĝa koloro je la 24-a de novembro 1994[1].[3]

La flagoj de Nord-Osetio—Alanio kaj Sud-Osetio estas preskaŭ identaj. La flago ankaŭ similas al tiu de la aŭstria ŝtato de Karintio, kiu estas reverso de la osetia flago.

La flago estas uzata ankaŭ de la por-Kartvelia Provizora Administra Estaĵo de Sud-Osetio, antaŭe en Kurta, kiu kontraŭas la apartisman registaron en Cĥinvalo, kiu estas subtenata de Rusio.

Kiam Nord-Osetio—Alanio estis parto de Sovetio, ĝi havas ruĝan flagon kun blua strio laŭ la maldekstra flanko, flava rikoltilo kaj martelo, kaj la vortoj "Nord-Osetia ASSR" kaj en la rusa kaj en la osetia. Je nur mallonga tempo antaŭ la kolapso de Sovetio, la flago anstataŭiĝis de la nuna flago.

Historiaj flagoj de Nord-Osetio redakti

 
Flago de Nord-Osetia Soveta Socialisma Respubliko, kaj poste de Respubliko Nord-Osetia—Alania (10a de decembro 1991 - 24a de novembro 24, 1994)[1]
 
Flago de Nord-Osetia Soveta Socialisma Respubliko (2a de oktobro 1991 - 10a de decembro 1991)[1]
 
Flago de Nord-Osetia Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (ASSR), kaj poste de Nord-Osetia Soveta Socialisma Respubliko (24ade junio 1981 - 2a de oktobro 1991)[1]
 
Flago de Nord-Osetia ASSR (16a de junio 1954 - 24ade junio 1981)[1]
 
Flago de Nord-Osetia ASSR (28a de julio 1938 - 16a de junio 1954), kun oseta lingvo skribita en ciliraj literoj[1]
 
Flago de Nord-Oseta ASSR (3a de julio 1937 - 28a de julio 1938), kun kaj rusa kaj la oseta skribita en latinaj literoj[1]
 
Flago de la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko (1917-1922)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Республика Северная Осетия - Алания. Rusa Centro de Flagoscienco kaj Heraldiko. 15 julio 2007. Alirita 25 junio 2021.
  2. "Государственная символика Республики Южная Осетия | Парламент Республики Южная Осетия". www.parliamentrso.org (ruse). Alirita 2017-04-09.
  3. "On the State Flag of the Republic of North Ossetia-Alania", The Law of the Republic of North Ossetia-Alania dated 24.11.1994 No. 522A, Vladikavkaz, 1994. Alirita 24 junio 2021.