La flago de Pollando konsistas el du horizontalaj strioj de egala larĝo; la supra strio estas blanka, kaj la malsupra strio estas ruĝa. Artikolo 28-a de la pola konstitucio difinas la du kolorojn, blankan kaj ruĝan, kiel la naciaj koloroj. Oni laŭleĝe rezervas varianton de la flago kun la nacia blazono en la mezo de la blanka strio por oficiala uzo eksterlande kaj surmare. Oni uzas similan flagon en hirundvosta varianto kiel la mararmea standardo de Pollando.

Flago de Pollando
Flago de Pollando
Flago de Pollando
nacia flago
Lando  Pollando
Proporcio 5:8
Priskribo Horizontala bicoloro de blanka kaj ruĝa
Oficialigo 1919
Flago de Pollando
Flago de Pollando
Proporcio 5:8
Priskribo Du horizontalaj strioj, el kiuj la supra estas blanka kaj la malsupra ruĝa
Oficialigo 1919, laste ŝanĝita en 1990
Flago de Pollando
Flago de Pollando
Priskribo La maramea standardo
Oficialigo Uzita ĝis 1993
vdr

Pollando oficiale adoptis blankan kaj ruĝan kiel naciaj koloroj jam en 1831. La elektitaj koloroj devenas de la heraldikaj koloroj de la blazonoj de la du konsistantaj landoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, tio estas la Blanka Aglo de Pollando kaj la Postkuranto (litova: Vytis, pola: Pogoń) de Litovio, blanka kavaliro rajdanta blankan ĉevalon, ambaŭ sur ruĝa ŝildo. Antaŭe, la polaj soldatoj portis kokardojn de diversaj kolorkombinaĵoj. Pollando oficiale akceptis la nacian flagon en 1919. Ekde 2004 oni festas la Tagon de la Flago de Pola Respubliko la 2-an de majo.

Heraldika signifo de la koloroj de pola flago redakti

La koloroj laŭ simboliko uzata en heraldiko havas jenan signifon:

La blankan koloron oni uzas en heraldiko kiel ekvivalenton de arĝento. Ĝi signifas ankaŭ akvon kaj ene de spiritaj valoroj - purecon kaj senmakulecon.

Ruĝa koloro estas simbolo de fajro, kaj rilate al virtoj ĝi signifas kuraĝon kaj batalemon.

Similaj flagoj redakti

Flagoj identaj kun la pola

Flagoj inversaj al la pola

Vidu ankaŭ redakti