Flago de la Sejŝeloj

ŝtata flago

La flago de la Sejŝeloj oficialiĝis la 18-an de junio 1996. Ĝin karakterizas oblikvaj strioj, kiuj reprezentas la viglecon kaj junecon de la lando Sejŝeloj. La blua radio simbolas la maron ĉirkaŭanta la insuloj. La flava radio simbolas la vivodonan sunon, la ruĝo simbolas la emon de la sejŝelanoj kunlabori per amo, la blanko simbolas socian justecon kaj harmonion, kaj la verdo simbolas la arbarojn de la lando.

Flago de la Sejŝeloj
Flago de la Sejŝeloj
Flago de la Sejŝeloj
flago
Lando  Sejŝeloj
Uzo 111111
Proporcio 1:2
Priskribo Plurkolora radiaro dissendiĝas el la malsupra maldekstra angulo: la radioj estas blua, flava, ruĝa, blanka kaj verda.
Oficialigo 18-a de junio 1996
vdr

Historiaj flagoj redakti

La unua flago de la Sejŝeloj enkondukiĝis ĉe sendependiĝo de la lando, la 29-an de junio 1976. En 1977, okaze de la forpelo de la ĝistiama prezidanto James Mancham fare de France-Albert René, oni ankaŭ forigis la flagon, kiu estis anstataŭigita per la ruĝa, blanka kaj verda flago de la Unuiĝinta Partio de la Popolo de la Sejŝeloj. Ĝi eksoficialiĝis en 1996 favore al la nuna flago.

Vidu ankaŭ redakti