Flago de Turkmenio

La flago de Turkmenio (en turkmena lingvo: Türkmenistanyň ba dagi) estas la nuna nacia flago de Turkmenio adoptita la 24-an de januaro2001.

Flago 2:3
Standardo de la Prezidento

Ĝi havas verdan kampon kun vertikala ruĝa strio proksime de la flanka bando, enhavanta kvin dizajnojn uzitajn en produktado de tapiŝoj, stakigitaj super du olivbranĉoj similaj al tiuj sur la flago de Unuiĝintaj Nacioj; blanka duonluno, karakteriza tjurka simbolo kaj kvin blankaj kvin-pintaj steloj aperas en la supra angulo de la kampo ĉe la flanko de la ruĝa strio.

La verda kaj ruĝa koloroj aperas en tiu flago ĉar ili estis honoritaj historie de la turkmenoj. La duonluno estas simbolo de la espero de la lando por luma estonteco kaj la steloj reprezentas la kvin provincojn de Turkmenio - Ahal, Balkan, Dashhowuz, Lebap, kaj Maria.

La kvin tradiciaj tapiŝodizajnoj reprezentas la kvin gravajn tribojn, kaj formas ĉefbildojn en la ŝtatemblemo de la lando kaj flago.

La girlando estas unu el la plej strangaj partoj de la flago, aldonita kontraŭ la reguloj de heraldiko kaj detruanta la tapiŝopadronon. Ĝi estis aldonita kiel postpenso por reprezenti la "statuson de konstanta neŭtraleco", kiu estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 12-an de decembro 1995.

Antaŭ sendependeco de Sovet-Unio en 1991, Turkmenio havis flagon simila al ĉiuj aliaj sovetaj respublikoj. Post sendependeco en 1991, Turkmenio adoptis flagon tre similan al la nuna dizajno, la 19-an de februaro 1992. Tamen, la dizajnoj maldekstre estis malsamaj. En 1997, la dizajnoj denove ŝanĝiĝis antaŭ iĝi la nunaj versioj en 2001.