Flago de Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko

(Alidirektita el Flago de la SSR Kazaĥio)

Tiu flago estis adoptita fare de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko la 24-an de januaro 1953.

Flago de la Kazaĥa SSR
1937-1940
1940-1953

La flago prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun helblua strio (kiu reprezentas la etnan unuecon de la respubliko), kiu etendiĝas laŭ la fundo iomete for de la rando, kun la orita martelo kaj rikoltilo, kaj la orumita stelo ĉe la supro de la kantono.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, kun la cirilaj karakteroj Казак ССР (Kazak SSR) kaj Казахская ССР (Kazaĥskaja SSR) en oro dekstren de la rikoltilo kaj martelo.

Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis ruĝa kun ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, kun la latinaj karakteroj QAXAQ SSR kaj la cirilaj karakteroj КАЗАХСКАЯ ССР (KAZAĤSKAJA SSR) en sub la rikoltilo kaj martelo.