Flago de unuiĝinta Koreio

La Flago de unuiĝinta Koreio (koree: 한반도기) estas flago intencita por uzado kiam Suda Koreio kaj Norda Koreio partoprenas kune internacian sportan eventon per unuiĝinta teamo, aŭ eĉ per apartaj. Tio unue okazis en 1991, kiam la flago uziĝis ĉe la 41-a mondĉampiona konkurso de Tabloteniso en Ĉiba, Japanio kaj la 8-a monda junul-ĉampiona konkurso de FIFA en Lisbono, Portugalujo. La teamoj de la du landoj enmarŝis kune sub la flago de unuiĝinta Koreio en pluraj Olimpikoj (2000, 2004, 2006), kaj ĉe la Aziaj Ludoj de 2006, kvankam ili konkurencis kiel apartaj landoj. La flago ne uziĝis ĉe la Olimpikoj de 2008.[1] La flago ne havas oficialan statuson en Koreio. Ĝi montras bluan silueton de la korea duoninsulo kun la insuloj Ĵeĵudo kaj Uleŭngdo kontraŭ blanka fono.

Flago de unuiĝinta Koreio

Citaĵoj redakti

  1. [https://web.archive.org/web/20110613222943/http://news.hankooki.com/lpage/sports/200807/h2008072903033791910.htm Arkivigite je 2011-06-13 per la retarkivo Wayback Machine 한국일보 : [니하오! 베이징] 한국 176번째, 북한은 177번째 입장 外]